'''MorfemoVortero''' (aŭ neanalizeble '''vorteromerfemo''' el la greka μορφή, formo) estas la plej malgranda [[signifo]]hava unuo en [[lingvo]]. Ĉi tiu [[difino]] estis establita en [[1933]] de la [[lingvisto]] [[Leonard Bloomfield]]. Sed oni povas kritiki ĝin ĉar ekzemple en ''kat'o'' estas du morfemoj, sed ''-o'' ne havas ''[[signifo]]n'' laŭ plej ĝenerala senco, sed nur [[gramatiko|gramatikan]] [[informo]]n, do oni povus difini '''morfemo''' kiel la plej malgranda informhava unuo en [[lingvo]].
''[[Esperanto]] ekzemplo'': La [[vorto]] "nekredeble" konsistas el kvar morfemoj: NE, KRED, EBL kaj E. NE estas [[prefikso]], EBL estas [[sufikso]], kaj E estas [[finaĵo]].