Molinis: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
 
Dum [[mezepoko]] la [[Monaĥejo Sankt Luzi]] en [[Koiro]] estis bienposedanto en Molinis. Ĝis [[1938]] la Senjoroj de [[Vaz/Obervaz|Vaz]] estis la mastroj de la regiono. Poste la [[Grafoj de Werdenberg]] kaj ek de [[1363]] la [[Grafoj de Togenburgo]]. En la jaro [[1436]] Molinis aliĝis kune kun la tribunalkomunumo Sankt Peter al la [[Dektribunala Federacio]]. Ek de [[1479]] la landa suvereneco apartenis al [[Aŭstrio]]. En la jaro [[1530]] la komunumo aliĝis al la [[reformacio]].
En la jaro [[1652]] la civitanoj de Molinis sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro [[1657]] ankaŭ de la [[episkopejo]] de [[Koiro]]. En la jaroj [[1875]] ĝis [[1877]] estis konstruita la veturebla vojo supre de Molinis kaj en la jaro 1908 la vojo al Sankt Peter. En la jaro [[1914]] estis inaŭurita la stacidomo ĉe la fervojo de Koiro al Arosa.
 
En la jaro [[1980]] ŝlimlavango kaŭzis grandajn damaĝojn al la vilaĝo.