Plessur: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
==Fluvojo==
La rivero fluas okcidenten tra la valo [[Schanfigg]], kiel la supra kaj meza parto de la Plessur-Valo nomiĝas. Post la fonto la rivero fluas unue norden pasas la [[Baraĵlago de Arosa|Baraĵlagon de Aroso]] kaj poste en [[Langwies]] turniĝas okcidenten. Apud Langwies impresa viadukto de la [[Retia Fervojo]] de Koiro al Arosa transpontas la riveron sur alteco de 62 m super la rivero. Post Langwies la rivero fluas tra [[Peist]]. Tiam tra [[Molinis]] paralele al la limo inter Molinis kaj [[Sankt Peter-Pagig]] sed ĉiam sur teritorio de Molinis. Tiam la rivero fluas tra [[Lüen]] por poste formi la limon inter Lüen, [[Castiel]], [[Calfreisen]] kaj [[Maladers]] norde de la rivero kaj [[Tschiertschen-Praden]] sude de la rivero. Tiam sur proksimume 2 kilometroj la rivero estas la limo inter [[Churwalden]] kaj Maladers, kaj fine ĝi fluas tra la tuta urbo [[Koiro]].
 
==Alfulejo==
Okcidente de [[Koiro]] Plessur alfluas sur alteco de 560 m [[s.m.]] preskaŭ 2000 m sub la fonto al [[Rejno]]. La lastan parton de sia fluvojo tra Koiro, la rivero estas praktike komplete kanaligita.
 
==Eksteraj ligiloj==