Schanfigg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
La setlado de la valo okazis flanke de Koiro en [[mezepoko]] fare de [[romanĉa lingvo|retoromanoj]]. Oni trovis ankaŭ spurojn de prahistoriaj setlejoj kaj de [[Romio|romianoj]], kiuj pruvis, ke dum prahistoria kaj romia tempo vojo kondukis de Koiro tra la valo tra la [[Strela-Pasejo]] al [[Davos]]. Apud Castiel estis trovita setlejo el romia epoko kun urbomuro. Ek de la 14-a jarcento de la orienta flanko almigris [[valzoj]], kaj la loĝantaro de la valo iom post iom germaniĝis.
 
Ĝis [[1338]] la Senjoroj de [[Vaz/Obervaz|Vaz]] estis la mastroj de la valo. Poste la [[Grafoj de Werdenberg]] kaj ek de [[1363]] la [[Grafoj de Togenburgo]]. En la jaro [[1436]] la vilaĝoj de la Ekstera Schanfigg aliĝis kiel tribunalkomunumo Sankt Peter al la [[Dektribunala Federacio]]. Ek de [[1479]] la landa suvereneco apartenis al [[Aŭstrio]]. De la jaroj [[1530]] ĝis [[1635]] [[reformacio]] la vilaĝoj de la valo iom post iom aliĝis al la reformacio. Dum Ekstera Schanfigg dum mezepoko plej parte estis feŭdo de ŝanĝantaj Senjoroj, Langwies en Interna Schanfigg estis libera tribunalkomunumo, dum Arosa, al kiu ĝis la konstruo de la vojo en la 19-a jarcento ne ekzistis trairebla konekto al la cetera valo, apartenis al Davos. En la jaro [[1652]] la civitanoj de valo sin liberaĉetis de Austrio kaj en la jaro [[1657]] ankaŭ de la [[episkopejo]] de [[Koiro]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D8083.php ''Jürg Simonett'': ''Schanfigg'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-12-01)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==