Penda betulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Betula leaf 457.jpg|thumb|left|220px|Folio.]]
[[Dosiero:European birch bark.jpg|thumb|left|220px|Arboŝelo.]]
Ĝi estas mezgranda [[Falfolia planto|falfolia]] [[arbo]], tipe atingante altecon de 15–25 m ( escepte ĝis 39 m<ref>Väre H., Kiuru H., ''Suomen puut ja pensaat'' (''Trees and shrubs of Finland''), Metsäkustannus Oy, 2006.</ref>), kun svelta [[trunko]]. Kutime la diametro estas malpli ol 40 cm, escepte ĝis 1 m. La arbokrono konsistas el kurbitaj [[branĉo]]j kaj pendiĝemaj branĉetoj. La [[arboŝelo]] estas blanka, ofte kun nigraj rombaj signoj aŭ pli grandaj makuloj, speciale je la bazo. La [[ŝoso]]j estas malglataj kun veruketoj, senharaj, kaj la folietoj longas 3–7 cm, estas [[Triangulo|triangulaj]] kun larĝa bazo kaj akra pinto, kaj kun krude duoble segildentaj randoj. La [[floro]]j estas [[Vento|vente]]-[[Polenado|polenigitaj]] [[amento]]j, aperintaj antaŭ la folioj [[Printempo|fru-printempe]], la etaj (1–2 mm) flugilitaj [[semo]]j maturiĝantaj [[Somero|malfru-somere]] je pendiĝemaj, [[Cilindro|cilindraj]] amentoj kiuj longas 2–4 cm kaj larĝas 7 mm <ref name=rushforth/><ref name=tfl>[http://www.treesforlife.org.uk/tfl.birch.html Trees for Life Species Profile: Birch]</ref>.