Eŭropa karpeno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: en:Carpinus betulus
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
'''Eŭropa karpeno''' ( '''''Carpinus betulus''''' ) estas [[Palearkta ekozono|palearkta]] [[karpeno]], indiĝena en [[Eŭropo]] kaj [[Sudokcidenta Azio]]. Ĝi postulas varman [[klimato]]n por prezenti bonan kreskadon, kaj troviĝas nur je altitudoj malpli altaj ol 600 [[metro]]j. Ĝi vegetas en miksaj arbareroj kun [[kverko]], kaj en iuj areoj kun [[eŭropa fago]], kaj ankaŭ estas komuna [[arbo]] en [[Deklivo|dekliv]][[arbaro]]j.
==Priskribo==
[[Dosiero:Carpinus fruit.jpg|left|thumb|Femalaj [[amento]]jFruktoj de Eŭropa karpeno.]]
Ĝi estas eta ĝis mezgranda arbo kiu atingas altecojn de 15–25 m, malofte 30 m, kun ofte [[Kanelo|kaneligita]] kaj kurba [[trunko]]. La [[arboŝelo]] estas glata kaj verd-griza, eĉ ĉe pli maljunaj arboj. La [[burĝono]]j, malsame kiel tiuj de fago, maksimume longas 10 mm, kaj estas premitaj apud la branĉeto. La [[folio]]j estas alternataj, longas 4–9 cm, kun elstarantaj nervuroj prezentante distingigan ondantan teksturon, kaj segildentan randaĵon. Ĝi estas [[monoika]], kaj la [[Vento|vente]] [[Polenado|polenigitaj]] masklaj kaj femalaj amentoj [[Majo|maje]] aperas post la folioj. La [[frukto]] estas eta 7–8 mm longa [[nukso]], parte ĉirkaŭata de [[involukro]] kiu longas 3–4 cm; ĝi [[Aŭtuno|aŭtune]] maturiĝas. Ofte la [[semo]]j ne [[Ĝermo|ĝermas]] antaŭ la [[printempo]] de la dua jaro post la semado. Eŭropa karpeno abunde dissemiĝas kaj estas karakterizita de forta natura regenerado.
 
Eŭropa karpeno estas [[ombro]]tolerema arbo. Ĝi preferas modere fekundan [[grundo]]n kaj humidecon. Ĝi havas neprofundan fore disvastiĝanta [[Radiko|radikaro]] kaj estas karakterizita de produktado de stumpoŝosoj <ref> [[Karl-Hermann Simon|Simon]], Karl-Hermann (ed.) 1995 : [[Lexicon Silvestre]]. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. ''Förderverein Lexicon Silvestre e.V.'', Eberswalde, 84 pp., p. 14 {{eo}} </ref> kiam oni forhakas la trunkon.
 
Ĉar ĝi bone toleras faligadon kaj havas densan foliaron, ĝi ofte estas uzata en [[Ĝardeno|ĝarden]][[arkitekturo]], ĉefe kiel grandaj [[heĝo]]j kaj por pritondado de plantoskulptaĵoj.
 
 
 
==Kulturvarioj==