Kolektivimprovizado: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
==Kolektiva improvizado en pli malfruaj ĵazstiloj==
Pli malfrue, en la svingostilo, kolektivimprovizado ricevis spacon strukturitan per tiel nomata ''[[parkera aranĝo|parkeraj aranĝoj]]''. Jen ankaŭ dependis de la okazaĵo kaj de la humoro de la muzikistoj kaj bandestro, ĉu ĉi tiujn tendencis pli al enstudita aŭ ĉu pli al improvizata muziko. La klasika koncertregistraĵo de „[[Sing, Sing, Sing]]“ el la fama koncerto en ''Carnegie Hall'' de [[Benny Goodman]] ekzemple ekestis, ĉar frapinstrumentisto [[Gene Krupa]] simple pluludis post la planita fino de la peco kaj la unuopaj sekcioj de la bando samkiel la soloistoj ([[Jess Stacy]] kaj aliaj) spontane reagis (per mallonge reciproke signaligitaj ''[[ripetfrazo]]j'').
Ankaŭ en svingo, bibopo kaj malpasia ĵazo ekzistis kolektivaj improvizadoj laŭ la limigita senco, ke ne nur eventuale la solooj, sed ankaŭ kompreneble la akompanvoĉoj de la ritmosekcio kutime estis improvizataj - nur ke jen ja la soloo staris en la malfono kaj ne la "tuteca travivaĵo" de la "egalrajtaj" voĉoj. (Kiel esceptoj de ĉi tiu prezentado povus validi kelkaj pli malgrandaj instrumentaroj, je kiuj la tuteca impreso de la kunludado estis ŝovata en la malfonon, ekzemple je kelkaj piano-triopoj, ekz. tiu de [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]]).
Veran renaskiĝon la fakta kolektivimprovizado travivis tamen nur en la libera ĵazo, tre klare je la surdiskigo de [[Free Jazz: A Collective Improvisation]] (1961) fare de [[Ornette Coleman]], kiu efikis stilforma kaj travivis pluan kulminon ekz. en [[Ascension (disko)|Ascension]] de [[John Coltrane]]. Sed ĝi ekzistas praforme je muzikistoj kiel [[Charles Mingus]] kaj [[George Russell (muzkisto)|George Russell]], jen tamen ege ligita kun polifonio kaj kun antaŭdonitaj skemoj. Escepton prezentas du sonregistraĵoj de la bando de [[Lennie Tristano]] el 1949, kiu per „Intuition“ kaj „Disgression“ surdiskigis la unuajn, strukture malfermajn kolektivimprovizaĵojn.
Nur en libera ĵazo la samtempe improvizata komunikado de la muzikistoj estis komprenata kiel organiza la strukturo de la pecoj. Samtempe reagoŝablonoj akiras rolon, kiun ekz. [[Vinko Globokar]] ellaboris por la libera improvizado samtempe ekestanta el la [[Nova Muziko]]: imitado, ludado de la malo, proponado de ideoj, akceptado, komuna evoluigo ktp. Je tio la klasika labordivido en soloistoj kaj akompanantoj estas rezignata.
==Literaturo==
|