Kolektivimprovizado

Kolektivimprovizado estas stildistingilo de ĵazo, kiu ankaŭ estas uzata en avangarda improvizmuziko.

Kolektivimprovizado signifas male al soloimprovizado kutima en la plej multaj ĵazstiloj, ke la tuta grupo de la muzikistoj kune improvizas pri certa (ekz. harmonia) skafaldo.[1] En novorleana ĵazo kiel multe pli malfrue en libera ĵazo ĉi tiu kolektiva, plurvoĉa formo de improvizado estis ege disvastigita.

Kolektivimprovizadoj en frua ĵazo redakti

Koncerne la kolektivajn improvizadojn en frua ĵazo estas limige farendaj kelkaj precizigoj:

  • Kiam oni improvizis en novorleano-ĵazo, tiam relative malvaste apoge sur la melodio, pli libera improvizado pri harmonioj evoluis nur pli malfrue. Ĉar la transiroj de ragtimo, bluso, spiritkanto kaj samtempa dancmuziko al ĵazo estis fluaj (multaj bandoj simple ludis ĉion, kio sukcesis je la publiko), ankaŭ la unuopaj stildistingiloj (ekz. improvizado), kiuj distingigis fruan ĵazon, ofte estis malsam-forte reliefigitaj.[2]
  • Je kelkaj bandoj, kiuj ludis iom longan tempon kun la sama personaro, kies membroj sciis legi notojn aŭ kiuj intense probis, improvizado antaŭ la publiko ofte ne okazis. Ekzemple Fate Marable, kiu edukis multajn poste famajn novorleano-muzikistojn, entute malpermesis improvizadon (resp. toleris nur malmultajn esceptojn kiel je juna Louis Armstrong). Jelly Roll Morton, kiel rakontis kornetisto George Mitchell, antaŭ surdiskigoj estudigis ĉiun detalon precize kaj donis al la muzikistoj eĉ modelojn por iliaj solooj (Omer Simeon ludis la klarnettonon tenatan trans pluraj taktoj en la soloo de la fama „Dr. Jazz“ laŭ instrukcio de Morton.)
  • Almenaŭ je bandoj, kiuj ne baziĝis sur pli longa sperto, intensaj proboj aŭ notscioj, kolektiva improvizado (aŭ kiel oni diris en Nov-Orleano, "ornamado") nepre ludus pli gravan rolon. En novorleana ĵazo jena modelo de kolektivimprovizado estis tipa: La gvidvoĉo, kiun tenis kornetistotrumpetisto, ĉirkaŭludis komence je liga apogo sur la donita melodio, je kio la aliaj instrumentoj rilatis alterne kaj samtempe, do en ĉenoj sekvantaj unu la alian kaj ankaŭ interne disŝovitaj de voko kaj respondo. La trombono reagis per simpla, ritme akcentata baslinio, kaj la klarneto samkiel eblaj kromaj blovinstrumentoj per relative liberaj kromvoĉoj, kiuj estas pli bone kompreneblaj kiel arpeĝoj pri la akordoj bazigitaj al la temo.
  • Ekde la Ĉikago-ĵazo improvizado de unuopaj soloistoj akiris pli kaj pli gravan rolon, sen ke ĉi tiuj polifoniaj kolektivimprovizadoj komplete forfalis.

Kolektiva improvizado en pli malfruaj ĵazstiloj redakti

Pli malfrue, en la svingostilo, kolektivimprovizado ricevis spacon strukturitan per tiel nomata parkeraj aranĝoj. Jen ankaŭ dependis de la okazaĵo kaj de la humoro de la muzikistoj kaj bandestro, ĉu ĉi tiujn tendencis pli al enstudita aŭ ĉu pli al improvizata muziko. La klasika koncertregistraĵo de „Sing, Sing, Sing“ el la fama koncerto en Carnegie Hall de Benny Goodman ekzemple ekestis, ĉar frapinstrumentisto Gene Krupa simple pluludis post la planita fino de la peco kaj la unuopaj sekcioj de la bando samkiel la soloistoj (Jess Stacy kaj aliaj) spontane reagis (per mallonge reciproke signaligitaj ripetfrazoj).

Ankaŭ en svingo, bibopo kaj malpasia ĵazo ekzistis kolektivaj improvizadoj laŭ la limigita senco, ke ne nur eventuale la solooj, sed ankaŭ kompreneble la akompanvoĉoj de la ritmosekcio kutime estis improvizataj - nur ke jen ja la soloo staris en la malfono kaj ne la "tuteca travivaĵo" de la "egalrajtaj" voĉoj. (Kiel esceptoj de ĉi tiu prezentado povus validi kelkaj pli malgrandaj instrumentaroj, je kiuj la tuteca impreso de la kunludado estis ŝovata en la malfonon, ekzemple je kelkaj piano-triopoj, ekz. tiu de Bill Evans).

Veran renaskiĝon la fakta kolektivimprovizado travivis tamen nur en la libera ĵazo, tre klare je la surdiskigo de Free Jazz: A Collective Improvisation (1961) fare de Ornette Coleman, kiu efikis stilforma kaj travivis pluan kulminon ekz. en Ascension de John Coltrane. Sed ĝi ekzistas praforme je muzikistoj kiel Charles Mingus kaj George Russell, jen tamen ege ligita kun polifonio kaj kun antaŭdonitaj skemoj. Escepton prezentas du sonregistraĵoj de la bando de Lennie Tristano el 1949, kiu per „Intuition“ kaj „Disgression“ surdiskigis la unuajn, strukture malfermajn kolektivimprovizaĵojn.

Nur en libera ĵazo la samtempe improvizata komunikado de la muzikistoj estis komprenata kiel organiza la strukturo de la pecoj. Samtempe reagoŝablonoj akiras rolon, kiun ekz. Vinko Globokar ellaboris por la libera improvizado samtempe ekestanta el la Nova Muziko: imitado, ludado de la malo, proponado de ideoj, akceptado, komuna evoluigo ktp. Je tio la klasika labordivido en soloistoj kaj akompanantoj estas rezignata.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. La transiroj inter soloa kaj kolektiva improvizado ne estas strikte dislimigeblaj, ĉar ĉiam estas ankaŭ demando de la interpretado kaj ankaŭ de la kutimoj de aŭskultanto, kion li senta kiel regantan aŭdimpreson, la tutimpreson aŭ unuopajn voĉojn. (Fakte ja ankaŭ la soloimprovizado de blovisto, akompanata de la ritmosekcio - ĉu en bandeto aŭ bandego - estas kolektivimprovizado, ĉar la membroj de la ritmosekcio ja kutime ankaŭ improvizas sian akompanon.) Ekzemple multaj aŭskultantoj, alkutimiĝinta al simpla popmuziko sentas pli malnovan ĵazon (sed ankaŭ ekz. muzikon de Bach kaj de aliaj komponistoj de klasika muziko) komence fremda kaj alkutimigenda, ĉar ne konvenas al iliaj aŭdkutimoj, koncentri sian atenton samtempe sur pluraj preskaŭ egalrajtaj voĉoj, kiuj interplektiĝas kvazaŭ la dentoradoj en radaro.
  2. Kiu rajtis improvizi kaj kiu devis redoni studitaĵon, dependis ja ankaŭ de la sperto de ĉiu unuopa muzikisto. (La tradicia elvoko Oh play that thing! en „Dippermouth Blues“ ekestis, car basisto Bill Johnson en Creole Jazzband de Oliver dum sonregistraĵo ĝustatempe antaŭsentis, ke la juna frapinstrumentisto Baby Dodds forgesis sian - kompreneble parkerigitan - breĉon.)
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kollektivimprovisation » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.