Fate Marable

usona muzikisto

Fate MARABLE (2a de Decembro 189016a de Januaro 1947) estis usona pianisto kaj bandestro de ĵazo.

Fate Marable
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1890 (1890-12-02)
en Paducah
Morto 16-an de januaro 1947 (1947-01-16) (56-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianistobandestrodirigento • ĵazmuzikisto
vdr

Marable naskiĝis en Paducah, Kentukio, kaj lernis pianon el sia patrino. Je aĝo de 17, li ekludis ĉe la vaporŝipoj laŭlonge de la rivero Misisipo. Li tuj iĝis bandestro de ŝipoj en la Streckfus Line, kiu havis kelkajn padelŝipojn kiuj havis dancejojn kaj ekskurzojn laŭlonge de la rivero el Nov-Orleano, Luiziano, al Minneapolis, Minesoto. Marable aprezis la novan sonon de "ĵazo" kiu estis ludita de la novorleanaj muzikistoj, kaj la kerno de liaj bandanoj estis rekrutita el tiu urbo.

Membroj de la bandoj de Marable kapablis ludi ampleksan varion de muziko, el varmaj pecoj al malpezaj klasikaĵoj, kaj parkere aŭ laŭorele kaj el partituro, kaj ĉefe por teni la dancantojn feliĉaj. Marable estis strikta bandestro, postulante muzikan kompetentecon kaj rigidan disciplinon al siaj bandanoj, kvankam permesante al ili disvolvigi siajn individuajn muzikajn kapablojn. Ekzemple la improvizaj kapabloj de Louis Armstrong estis agnoskita de Marable, kaj li permesis al li improvizi pli ol ludi pecojn laŭnote. La bando de Marable utilis kiel frua muzikedukejo por multaj aliaj ludistoj kiuj estos poste elstaraj en ĵazo, kiaj Red Allen, Baby Dodds, Johnny Dodds, Pops Foster, Narvin Kimball, Al Morgan, Jimmy Blanton, Elbert Pee Wee Claybrook, kaj Zutty Singleton.

Eksteraj ligiloj redakti