Salomonaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: La '''Salomonaj pluvarboroj''' estas, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo, tersupraĵa ekoregiono kiu inkludas plimulton...)
 
La '''Salomonaj pluvarboroj''' estas, laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj de la [[Nacia Geografia Societo]], tersupraĵa [[ekoregiono]] kiu inkludas plimulton de [[Salomonoj]] ( escepte de Insuloj Santa Cruz ), Buginvil-Insulon kaj Buka-Insulon, kiuj estas partoj de [[Papuo-Nov-Gvineo]]. Insuloj Santa Cruz, kiuj troviĝas oriente de Salomonoj, apartenas al ekoregiono de [[Vanuatuaj pluvarbaroj]], kune kun la najbara [[insularo]] de [[Vanuatuo]]. Ambaŭ ekoregionoj situas en la [[Aŭstralazia ekozono]], kiu ankaŭ ampleksas la najbarajn [[Bismarkoj]]n kaj [[Nov-Gvineo]]n, same kiel [[Nov-Kaledonio]]n, [[Aŭstralio]]n kaj [[Nov-Zelando]]n.
 
[[Biomo|Biome]] la Salomonaj pluvarbaroj estas [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj|tropikaj humidaj foliarbaroj]], komune ankaŭ nomataj tropikaj [[pluvarbaro]]j. Kune kun aliaj ekoregionoj la Salomonaj pluvarbaroj konstituas [[biodiverseco-varmpunkto]]n ( nomata [[Orient-melaneziaj Insuloj]] ) kaj [[Global 200]]-ekoregionon ( nomata [[Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj]] ).
 
==Eksteraj ligiloj==
[[Kategorio:Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]]
[[Kategorio:Ekoregionoj de la Aŭstralazia ekozono]]
[[Kategorio:Biodiverseco-varmpunktoj]]
[[Kategorio:Global 200]]
[[Kategorio:Salomonoj]]
[[Kategorio:Geografio de Papuo-Nov-Gvineo]]
40 827

redaktoj