Juktesvar Giri: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
kompletigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 1:
Sri '''Juktesvar Giri''' (naskiĝis la 10-an de majo 1855 en Serampore, [[Okcident-Bengalo]], mortis la 9-an de marto 1936 en Puri, [[Oriso]]) – [[Barato|barata]] [[jogo|jogano]], svami (respondas al kristana patro) de la ordeno Giri, spirita majstro de Paramahanso Jogananda, [[Vedoj|veda]] astrologo. Lia [[guruo]] estis Lahiri Mahasaja. Juktesvar ricevis de sia disĉiplo titolon: "Ĝnjanavatar", kio signifas "malsupreniĝo ([[avataro]]) de saĝeco (ĝnjana)".
 
==Biografio==
Sri Jukteswar naskiĝis kiel Priyanath Karar. Liaj gepatroj estis Ksethranath Karar kaj Kadambini Karar. Lia patro mortis frue. Priyanath studis ĉe Christian Missionary College en Serampore, kie komencis interesiĝi pri [[Biblio]].
 
Li edziĝis kaj naskigis filinon. Post kelkaj jaroj lia edzino mortis. Iom poste li aliĝis al la [[monaĥo|ordeno]] de svami el la [[tradicio]] Giri.
 
En 1884 renkontis sian guruon – Lahiri Mahasaj, kiu [[inico|inicis]] lin en krijajogo.
 
En 1894 Sri Juktesvar renkontis Mahawataron Babaĝi dum religia festo [[kumbhamela]] en [[Allahabad]]. Li petis lin verki libron por kompari [[sanktaj libroj|sanktajn librojn]] de [[kristanismo]] kun [[hinduismo]]. La saman jaron finis la libron kaj titolis ĝin ''Kaivalja darŝanam'', kies ĉefa temo estas komparo de instruo de kristanismo kaj hinduismo. Analogie al ''Jogasutroj'' de Patanĝali ĝi konsistas el kvar ĉapitroj kun [[sutro]]j kaj komentarioj.
 
Sri Juktesvar verkis plurajn libroj pri klerigado.
 
En 1903 establis [[aŝramo]]n en Puri, en la barata ŝtato Oriso.
 
Li mortis en sia aŝramo la 9-an de marto 1936. Tie troviĝas lia templo de mahasamadhio ([[tombo]]) .
 
==Interesaĵoj==
Sri Juktesvar Giri aperas surkovrile de la albumo ''[[Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band]]'' de la muzika grupo [[The Beatles]] en la maldekstra-supra angulo.
 
==Vidu ankaŭ==