Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
=== En la bando de Basie de 1934 ĝis 1940 ===
 
Jam baldaŭ Lester Young revenis al Kansasurbo (kiel ero de la bando de [[Andy Kirk]]), ekipita per letero de Fletcher Henderson, en kiu tiu certigis al ĉi tiu, ke li ne estas maldunginta lin. En 1935 li laboris [[liberprofesiulo|liberprofesie]] en Kansasurbo kaj Minnesota (i. a. en la bandoj de [[Boyd Atkins]] kaj [[Rook Ganz]]). En 1936 li denove estis membro de la ''[[Count Basie Orchestra|bandego de Count Basie]]''; diskoproducento [[John Hammond]] aŭskultis lin kaj produktis kun Young la 9-an de oktobro 1936 sian unuan diskon; kvar pecojn, registritajn en [[Ĉikago]], kiam la bando havis dungitecon en „Grand Terrace“, kun Basie, trumpetisto Carl „Tatti“ Smith, la ritmosekcio el [[Walter Page]] kaj [[Jo Jones]], samkiel kantisto [[Jimmy Rushing]]. Kiam la diskoj aperis ĉe [[Vocalion Records]] sub la nomo ''Jones-Smith Inc.'', evidentiĝis, ke temas pri nova speco de muziko. „Ekonomia, malpli estas pli“, skribis [[Gunther Schuller]] multe pli poste.<ref>Donald Clarke: Billie Holiday. Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper, München 1995, p. 156</ref> Precipe ''[[Oh, Lady Be Good!]]'' konatigis lin inter muzikistoj.
 
Tri monatojn poste la tuta ''[[Count Basie Orchestra]]'' sonregistris en [[Novjorko]] sian unuan kunsidon (dokumentitan sur ''[[The Original American Decca Recordings]]''), kaj rapide eksciis la tiama ĵazmondo, ke ekzistas nova maniero de la saksofonludado. [[Dexter Gordon]] priskribis ĉi tiun momenton: „Hawkins vere estis farinta ĉion eblan kaj estis majstro sur sia saksofono, sed kiam aperis Prez, ni nur aŭskultis lin. Prez havis tute alian sonon, iun, kiun ni ĉiuj atendis; la unua, kiu vere rakontis historion sur la tenorsaksofono.“<ref> Vd. Leonard Feather</ref>
 
La alveno de Lester Young en la bando de Basie en 1936 tempe paralelis kun kvinjara foresto de [[Coleman Hawkins]], kiu estis en Eŭropo. Tio estis grava faktoro por tio, ke Lester Young ricevis pli da kuraĝigo por siaj novigaj eksperimentoj, ol estus ebla, se Hawkins ankoraŭ altirus la tutan atenton de la usona ĵazmondo.