Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 56:
 
Iom longa restado en malsanulejo ekde novembro de 1955 rezultigis nur pretertempan plibonigon de lia ruina sanstato. La lastaj sonregistraĵoj por Granz kaj lia ''Verve'' atestas tion: La dutaga sonregistrado de la 7-a kaj 8-a de februaro okazis mallonge post lia restado en la novjorka Hospitalo Kings County. Al li, 49-jarulo, oni diris, ke se li ne tuj ĉesas drinkadon, li baldaŭ estos morta, tamen li ne ĉesis. Alvenis manka rezistopovo pro subnutrado. doloras aŭskulti la plej multajn sonregistraĵoj de ĉi tiu kunsido, tamen la malfermanta klarnetstrofo pri ''They Can’t Take That Away from Me'' estas la lasta grandioza dokumento de lia kariero: „singarda, palpa, nekredeble tordiĝa.“<ref>Vd. Gelly </ref> En 1957 li ludis denove kun la orkestro de [[Count Basie]] je la [[Newport Jazz Festival]]; decembron li denove akompanis Billie-on Holiday je la televidregistraĵo de ''[[Fine and Mellow]]''.
 
Dume ankaŭ lia tria geedzeco frakasiĝis. Liaj problemoj por ĉiu estis evidentaj. Ekde printempo de 1958 li ne plu loĝis en sia domo, sed en Hotelo Alvin vidalvide de la muzikisto-renkontejo [[Birdland (ĵazklubejo)|Birdland]] (ĉe la stratangulo de la 52a- Strato kun Broadway), kie virino zorgis pri li. Li ja montris indikojn de resangiĝo kaj ludis julion en Newport kun [[Jack Teagarden]], suferis tamen ĉiam denove atakojn. Plejparte li restis en sia hotelĉambro, kie li drinkis per ĝis tri botelojn da ĝino potage kaj prefere aŭskultis diskojn de Sinatra. Foje ne estis pretervideble, kiel ebrie li sidis sur seĝo vidalvide de la klubejo kaj imagis ludi saksofonon.
 
== Referencoj ==