Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
[[dosiero:Mercury Records I Got Rhythm.JPG|thumb|left|180px|Young, [[Charlie Parker]] kaj [[Coleman Hawkins]] sur Mercury-[[ŝelakdisko]] „I Got Rhythm“ de la JATP-koncerto aprilon de 1946]]
 
Lester Young estis en Eŭropo [[Jazz at the Philharmonic]] ĉiufoje printempon de 1952 kaj 1953. Jam ekde 1946<ref>Vd. Dave Gelly: akompanteksto pri The Complete Lester Young Studio Recordings, (Verve, eld. 1999). Ekz. Lester Young sonregistris kun [[Nat King Cole]] kaj [[Buddy Rich]] por Grantz ''[[I Cover the Waterfront]]'' marton aŭ aprilon de 1946. Gi aperis kune kun „Jubilee shows“ de [[American Forces Network|Armed Forces Radio Service]]</ref> li surdiskigis kun [[Norman Granz]] por ties eldonejoj ''Clef'' kaj ''Norgran'', poste por [[Verve Records]].<ref>Detale dokumentite sur la ok-diska ''Complete Lester Young Studio Sessions on Verve''</ref> Ĝis 1958 [[Norman Granz]] sonregistris la tenorsaksofoniston, inter alie kun la trumpetistoj [[Roy Eldridge]] kaj [[Harry Sweets Edison]], la pianistoj [[Nat King Cole]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], [[Teddy Wilson]], [[Hank Jones]] kaj [[Oscar Peterson]], la gitaristoj [[Freddie Green]], [[Barney Kessel]], la basistoj [[John Ore]], [[Ray Brown]], la frapinstrumentistoj [[Buddy Rich]], [[Jo Jones]] kaj [[J. C. Heard]]. Ekestis tiutempe – laŭstile [[ĉeftendenca ĵazo]] – aro da brilaĵoj, pecoj kiel ''Up ’n’ Adam'' (en 1950, kun Nat Cole), ''Undercover Girl Blues'' (en 1951, kun John Lewis), ''Gigantic Blues'' (1956, kun [[Vic Dickenson]] kaj [[Roy Eldridge]]) kaj ''Prez’ Return'' (en 1956, kun [[Teddy Wilson]]) samkiel en 1952 la Norgran-dosko ''[[Lester Young with the Oscar Peterson Trio]]''.<ref>Vd.Kunzler p. 1325</ref>
[[dosiero:Norman Granz, ca. Nov. 1947.jpg|thumb|right|220px|Norman Granz en 1947.<br/> Foto de [[William P. Gottlieb]].]]
Entute la registraĵoj por Norman Granz estis nur malforta rebrilo de la granda tenorsaksofonisto. Sed ofte trembrilis en ili, kaj oni sentis ankoraŭ ion de la genio de ĉi tiu granda muzikisto – ekz. sur la disko de ''Verve'' ''The Jazz Giants ’56'' kun Teddy Wilson, Roy Eldridge, Vic Dickenson kaj aliaj grandaj [[svingo (muzikstilo)|svingomuzikistoj]].<ref>Vd. Berendt, p. 86</ref> Krom tiuj sucesaj registrad-kunsidoj tamen ankaŭ okazis katastrofaj situacioj, kiam plene ebriiĝinta Lester Young preterlasis prezentodatojn, kolapsis aŭ almenaŭ muzike seniluziigis.<ref>Vd. Kunzler, p. 1325</ref>