Drakensbergoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ChuispastonBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ka:დრაკონის მთები
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Dum la [[Antaŭkambrio]], [[Vulkano|vulkanaj]] [[erupcio]]j en la areo rezultigis [[lafo]]-kovradon de grandaj sekcioj de la sudafrika subkontinento. En la [[Paleozoiko]], [[vento]] kaj [[akvo]] deponis dikajn tavolojn el ardezargilo, ŝlimŝtono kaj [[grejso]], nun sciate kiel la Karuo-Supergrupo, super la praa primara [[roko]]. Kiam [[Gondvano]] komenciĝis disiĝi antaŭ 200 milionoj da jaroj, la rezultaj fortoj kaŭzis la eltrudadon de [[magmo]], sciata kiel Drakensberg-lafo, tra fendoj en la surfaco de la [[Tero]] <ref name="Drakensberg Guide">{{cite book|last=Sycholt|first=August|title=A Guide to the Drakensberg|editor=Roxanne Reid|publisher=Struik Publishers|location=Cape Town|year=2002|pages=9|isbn=1868725936}}</ref> . En la Drakensbergoj ĝi kovris la [[Sedimenta rokaĵo|sediment-rokaĵajn]] formaciojn kun tavoloj el solida [[bazalto]] ĝis 1 400 m dikeco. [[Veterdisfalo]] reduktis la grandecon de la montaro, kaj kaŭzis la altebenaĵon retiriĝi. En modernaj tempoj, daŭra erozio eksponis iun el la subkuŝanta sedimento <ref name="Drakensberg Guide" />.
== Geomorfologio ==
=== Aspekto ===
La montoj estas kovritaj per ĉirkaŭ 1 400 m dika tavolo de bazalto, kun grejso pli malalte malsupren, kondukante al kombinaĵo de krut-flankaj [[bloko]]j kaj pintoj.
== Plej altaj pintoj ==
[[Dosiero:South Africa The Drakensberg.JPG|thumb|left|220px|Drakensbergoj en Kvazulu-Natalo.]]
La plej alta pinto estas ''Thabana Ntlenyana'', ĉe 3 482 metroj. Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas ''Mafadi'' ĉe 3 450 m, ''Makoaneng'' ĉe 3 416 m, ''Njesuthi'' ĉe 3 408 m, ''Champagne Castle'' ( Ĉampano-Kastelo ) ĉe 3 377 m, ''Giant's Castle'' ( Giganto-Kastelo ) ĉe 3 315 m, kaj ''Ben Macdhui'' ĉe 3 001 m, ĉiuj el tiuj estas en la areo limtuŝante Lesoton. Alia populara areo por promenantoj estas ''Cathedral Peak'' ( Katedralo-Pinto ). Norde de Lesoto la montaro iĝas pli malalta kaj malpli kruda ĝis enirante Mpumalangan kie la [[kvarcito]]montoj de la Transvalo-Baseno Drakensberg estas pli majestaj kaj pli rompitaj kaj konstituas la orientan randon de la Transvalo-Baseno, la Blyde Rivero-Kanjonon troviĝante ene de tiu areo. La geologio de tiu sekcio estas la sama kiel kaj kontinua kun tiu de la Magalis-Monto.
== Ekologio ==