Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Okcident-Gvineaj malaltaĵaj arbaroj''' estas [[ekoregiono]] el la Afrik-arbara [[ekoprovinco]] de la [[Afrotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj de la [[Nacia Geografia Societo]]. [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj]] de [[Okcidentafriko]]. La ekoregiono inkluzivas la malaltebenaĵajn arbarojn etendiĝante ekde la [[Atlantika Oceano]] kelkajn centojn da kilometroj internlanden, kaj ekde okcidenta [[Ebur-Bordo]] tra [[Liberio]], sudorienta [[Gvineo]], plejparto de [[Siera-Leono]], kaj enen sudokcidenta Gvineo. La [[Sasandro (rivero)|Sasandro]] de Ebur-Bordo disigas Okcident-Gvineajn malaltaĵajn arbarojn de [[Orient-Gvineaj arbaroj]] kiuj troviĝas oriente. Internlanden kaj okcidenten, la Okcident-Gvineaj malaltaĵaj arbaroj transiras al [[Gvinea arbar-savana mozaiko]], kaj al Gvineaj altaĵaj arbaroj je pli altaj altitudoj.
 
La Orient-Gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la [[biodiverseco-varmpunkto]] : [[Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko]] de la organizaĵo [[Naturprotekto Internacie]] ( angle : ''Conservation International'' ). La ekoregiono estas listigita en la [[GlobalTutmondaj 200]].
 
==Flaŭro==
La ekoregiono ampleksas ĉiamverdajn arbarojn, kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, marĉarbarojn kaj [[Ĉerivera arbaro|riverbordajn arbarojn]]. La [[kanopeo]] atingas altecon de 30 metroj, kun arboj superantaj ĝis 50 aŭ 60 metrojn. La plej kutimaj arboj estas ''Dacroydes klaineana'', ''Strombosia glaucescens'' ( ''Olacaceae'' ), ''Allanblackia floribunda'' ( ''Clusiaceae'' ), ''Coula edulis'' ( ''Olacaceae'' ) kaj ''Diospyros sanzaminika'' ( ''Ebenaceae'' ).
 
La superreganta [[vegetaĵaro]] de la ekoregiono estas la [[sekundara arbaro]] kiu rezultas el la brulmastrumada [[migra kampkultivado]], kun rapide kreskantaj plantoj kiaj ''Funtumia africana'', ''Holarrhena floribunda'' kaj ''Pycnanthus angolensis''.
 
==Eksteraj ligiloj==