Portorikaj sekaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La Porto-Rikaj sekaj arbaroj vegetas en areoj kiuj ricevas jare malpli ol 1000 [[milimetro|mm]] da [[precipitaĵo]]. Multaj el la arboj estas [[Falfolia planto|deciduaj]], faligante siajn [[folio]]jn dum la [[seka sezono]] kiu normale daŭras ekde [[decembro]] ĝis [[julio]] <ref name="Murphy et al.">Murphy, P.G., Lugo, A.E., Murphy, A.J., Nepstad, D.C. 1995 : The dry forests of Puerto Rico's south coast. Pp. 178-209 ''in'' A.E. Lugo and C. Lowe (editors) ''Tropical Forests: Management and Ecology''. Springer-Verlag, New York. {{en}}</ref>.
 
Sekaj arbaroj ekzistas en du areoj en la insulo de Porto-Riko – laŭlonge de la suda [[marbordo]] de la insulo ( en la seka [[pluvombro]] de Centra Montaro ) kaj en la nordorienta angulo de la insulo apud Fajardo, kie la kombinaĵo de malalta altitudo kaj fortaj [[vento]]j ekde la [[oceano]] ( [[pasato]] ) rezultas en sekan [[medio]]n. Sekaj arbaroj ankaŭ ekzistas sur la najbaraj ofŝoraj insuloj de Vieques, Culebra, Mona, Monito, Desecheo, Caja de Muertos kaj Cayo Santiago.
 
La plej granda parto de la studaĵoj enfokusigis la sudan marbordon – preskaŭ nenio estas publikigita pri la nordorienta seka arbaro. Studaĵoj rilate al ofŝoraj insuloj estas limigitaj al listoj de specioj kaj kvalitaj priskriboj de la [[vegetaĵaro]].