Maranjonaj sekaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Pongo de manseriche.jpg|thumb|220|ArbarojGaleriaj arbaroj en [[Kanjono]] Pongo de Manseriche en nordokcidento Peruo.]]
La '''Maranjonaj sekaj arbaroj''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la Nord-andaj [[ekoprovinco]] de la [[Neotropika ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ) kaj de la [[Nacia Geografia Societo]]. [[Biomo|Biome]] la ekoregiono apartenas al [[Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj]] de la nordokcidento de la [[Peruo|peruaj]] [[Andoj]]. Kune kun la [[Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj]] ĝi estas inkludita en la [[nocio]] de "ekvatora seka arbaro" kiu estas difinita de la perua [[Ekologio|ekologiisto]] kaj [[ministro]] Antonio Brack Egg. La Maranjonaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la [[Tutmondaj 200]]-unuo Sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj.
 
La Maranjonaj sekaj arbaroj etendiĝas sur areo de 11 400 kvadrataj kilometroj en la alta valo de la Supra [[Maranjono]] kaj de kelkaj de ĝiaj [[alfluanto]]j. Estas ekoregiono kun multe da [[Endemio|endemiaj]] [[birdo]]j.
==Flaŭro==
[[Kakto]]-superreganta [[Kserofito|kserofitaro]], seka arbaro, [[galeria arbaro]] konsistigas tiun sekan [[Tropiko|tropikan]] arbara [[mozaiko]]. En la [[falfolia]]j [[maldensarbaro]]j, dissemitaj [[Prozopo|prozopaj]], [[Akacio|akaciaj]], ceibaj ( ''Ceiba'' ), kaj cesalpiniaj ( ''Caesalpinia'' ) arboj estas alternitaj de [[Stango|stangecaj]] kaktoj.
==Vidu ankaŭ==
*[[Huankabamba-Depresio]]