Mezofito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
==Ecoj==
Mezofitoj ĝenerale postulas tiamaniere plimalpli kontinuan [[akvo]]provizadon. Ili kutime havas pli grandajn, pli maldikajn foliojn kompare kun [[kserofito]]j, foje kun pli granda nombro da stomoj je la malsupra flanko de la folioj. Pro ilia manko de specialaj [[kserofito|kserofitemaj]] adaptaĵoj, kiam ili estas senŝirmitaj kontraŭ ekstremaj cirkonstancoj, ili rapide perdas akvon, kaj ne estas rezistemaj kontraŭ [[trosekeco]]. Mezofitoj estas tre moderaj pri bezono de akvouzado kaj pri aliaj postuloj. Tiuj plantoj estas trovitaj en mezaj kondiĉoj de [[temperaturo]] kaj malsekeco kaj kreskas en [[grundo]] kiu ne havas tro da akva troĝeno. La [[radiko]]j de mezofitoj estas tre disvolvigitaj, branĉigitaj kaj estas provitaj per radiko[[kapuĉo]]. La [[ŝoso]]sistemo estas bone organizita. La [[tigo]] estas ĝenerale [[Aero|aera]], branĉigita, rekta, dika kaj malmola. Folioj estas maldikaj, larĝaj en la mezo, mallume verdaj kaj de varia [[formo]] kaj [[dimensio]].
 
Ekzemple, ĉe varma [[vetero]] ili povas trovarmiĝi kaj suferi de temperaturo[[streso]]. Ili havas neniujn specifajn adaptaĵojn por venki tiun, sed, se ekzistas sufiĉe da akvo en la grundo por permesi tiun, ili povas pliigi sian rapidecon de [[Planta transpirado|transpirado]] per malfermado de iliaj stomoj, tiel signifante ke iom da varmeco estas forigita per la vaporiĝanta akvo. Tamen tiuj plantoj povas nur toleri saturitan grundon dum certa tempo sen sufiĉe alta temperaturo. Kun seka vetero ili povas suferi de akvostreso ( perdante pli da akvo per transpirado ol povas esti gajnata el la grundo ). Denove ili havas neniujn specifajn adaptaĵojn por venki tiun, kaj povas nur reagi per fermado de siaj stomoj por malhelpi plian transpiradon. Tiu fakte havas kelkajn avantaĝojn kiam ĝi reduktas la surfacareon de la folio eksponita al la [[atmosfero]], kiu reduktas transpiradon.
==Vidu ankaŭ==
*[[Mezofilo]]