Tria fluo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
== Nocio kaj evoluo ==
Schuller stampis la nocion en 1957 dum prelego ĉe Universitato Brandeis, por priskribi muzikon, kiuj kombinis erojn de eŭropida [[klasika muziko]] kaj de ĵazo kaj ligas je tio la "esencajn distingilojn kaj teknikojn de ambaŭ".<ref>n. Schatt, „Jazz“ in der Kunstmusik, p. 179</ref> Je tio temas pri la "interligo de du laŭ materialstato kaj arta sinkompreno alte evoluintaj sferoj"<ref>Herbert Hellhund, Third Stream. Zum Verhältnis eines strittigen Begriffs und einer mißverständlichen Sache. En: Ingrid Karl, Jazz op. 3. Die heimliche Liebe des Jazz zur europäischen Moderne. Vieno 1986, p. 45</ref>, tiel ke jen oni povas lasi flanken nure distrajn verkojn de ''simfonia ĵazo'' de [[Paul Whiteman]] kun iliaj pruntaĵoj el la klasikmuziko aŭ arĉinstrumente fonigitajn ĵazimprovizaĵojn.
 
Komponistoj kiel Robert Graettinger, kiu komponis por [[Stan Kenton]] komplikajn verkojn, aŭ Johnny Carisi povus validi kiel antaŭuloj de tria fluo. Kvankam ĉi tiu deirpunkto produktis kelkajn ekzemplajn verkojn kiel ''Epitaph'' de [[Charles Mingus]], ĝi tamen ne povis venki larĝafronte kaj restis flanka evoluo de la muzikhistorio. Instigantaj fortoj de ĉi tiu muzikstilo estis krom Schuller kaj Mingus inter alie [[Bill Russo]], [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]], Eddie Sauter, Don Ellis, Ran Blake kaj [[J. J. Johnson]]. Mátyás Seiber kaj John Dankworth verkis en 1958 kune la komponaĵon ''Improvisations für Jazzband und Orchester'', kio enhavis [[dekdutonismo]]n kaj [[Improvizado (muziko)|ĵazimprovizadojn]]; la programkajero pri la unua prezentado je Germanujo en 1965 taksas la pecon kiel „la plej sukcesa provo, subigi Novan Muzikon kaj ĵazon sub unu ĉapelo“.<ref>Citita laŭ [http://www.schott-musik.de/news/archive/show,3501.html Mátyás Seiber: Improvisations (Schott-Verlag)] </ref>
 
== Vidu ankaŭ ==