Tria fluo (angle Third Stream) estas muzikstilo iniciita fare de la usona komponisto Gunther Schuller komence de la 1950-aj jaroj, kiu ligis eŭropan Novan Muzikon kun moderna ĵazo kaj celis produkti muzikon trans klasika muziko kaj distra muziko.

Nocio kaj evoluo redakti

Schuller stampis la nocion en 1957 dum prelego ĉe Universitato Brandeis, por priskribi muzikon, kiuj kombinis erojn de eŭropida klasika muziko kaj de ĵazo kaj ligas je tio la "esencajn distingilojn kaj teknikojn de ambaŭ".[1] Je tio temas pri la "interligo de du laŭ materialstato kaj arta sinkompreno alte evoluintaj sferoj"[2], tiel ke jen oni povas lasi flanken nure distrajn verkojn de simfonia ĵazo de Paul Whiteman kun iliaj pruntaĵoj el la klasikmuziko aŭ arĉinstrumente fonigitajn ĵazimprovizaĵojn.

Komponistoj kiel Robert Graettinger, kiu komponis por Stan Kenton komplikajn verkojn, aŭ Johnny Carisi povus validi kiel antaŭuloj de tria fluo. Kvankam ĉi tiu deirpunkto produktis kelkajn ekzemplajn verkojn kiel Epitaph de Charles Mingus, ĝi tamen ne povis venki larĝafronte kaj restis flanka evoluo de la muzikhistorio. Instigantaj fortoj de ĉi tiu muzikstilo estis krom Schuller kaj Mingus interalie Bill Russo, John Lewis, Eddie Sauter, Don Ellis, Ran Blake kaj J. J. Johnson. Mátyás Seiber kaj John Dankworth verkis en 1958 kune la komponaĵon Improvisations für Jazzband und Orchester, kio enhavis dekdutonismon kaj ĵazimprovizadojn; la programkajero pri la unua prezentado je Germanujo en 1965 taksas la pecon kiel „la plej sukcesa provo, subigi Novan Muzikon kaj ĵazon sub unu ĉapelo“.[3]

„Se la ekira eŭforio de tria fluo jam malfortiĝis en la sesdekaj jaroj, tiam ĉefe pro du kaŭzoj: Unuaflanke restis disputata, kiel do nun estu formenda la plej konsekvence tiu ligo de ĵazo kaj pionira klasika muziko ... aliaflanke la komenca libera ĵazo surmontris alternativajn vojojn al malfermado de la rigidiĝintaj ritmaj, harmoniaj kaj formaj skemoj, kiuj al multaj ĵazaŭskultantoj ŝajnis esti pli evidentaj kaj logikaj ol la triafluaj partituroj riproĉitaj kiel „cerbecaj“ kaj „konstruitaj““.[4] Muzikistoj kiel Anthony Braxton aŭ Frank Zappa restis tamen forte influitaj en siaj kompoziciaj verkadoj, trovis tamen proprajn solvoproponojn. „En la okdekaj jaroj tamen, kiam la libera ĵazo siaflanke montris aperaĵojn de eluziĝo, la ideo de tria fluo estis denove reekprenata de nova generacio en ĵazo kaj klasikmuziko.“ [4]Pli junaj muzikistoj kiel James Newton, Anthony Davis aŭ Franz Koglmann same kiel spertaj muzikistoj kiel Allan Botschinsky denove ekprenis la defion.

Aktualaj verkoj kun karaktero de tria fluo estas Alegria de Wayne Shorter, Wide Angles de Michael Brecker, African Portraits de Hannibal Marvin Peterson, Scorched de Mark-Anthony Turnage aŭ Myth of the Cave de Yitzhak Yedid.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Gunther Schuller: Musings: The Musical Words of Gunther Schuller. Oxford University Press 1986. ISBN 0-19-503745-6
  • Peter W. Schatt, „Jazz“ in der Kunstmusik. Kassel 1995. ISBN 3-7649-2476-4

Referencoj redakti

  1. n. Schatt, „Jazz“ in der Kunstmusik, p. 179
  2. Herbert Hellhund, Third Stream. Zum Verhältnis eines strittigen Begriffs und einer mißverständlichen Sache. En: Ingrid Karl, Jazz op. 3. Die heimliche Liebe des Jazz zur europäischen Moderne. Vieno 1986, p. 45
  3. Citita laŭ Mátyás Seiber: Improvisations (Schott-Verlag) Arkivigite je 2015-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 Peter Niklas Wilson, Grundbegriffe der Neuen Musik und des Jazz. En: Franz Xaver Ohnesorg: Die Befreiung der Musik - Ein Einführung in die Musik des 20. Jahrhunderts, Bergisch-Gladbach, Gustav Lübbe Verlag, 1994, p. 337 -361

Eksteraj ligiloj redakti