Yggdrasil: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: he:יגדראסיל
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Yggdrasil''' (aŭ ''Yggdrasill'') estas daŭrfolia frakseno: la arbo de la vivo, aŭ frakseno de la universo, en la [[nordia mitologio]]. Ĝiaj radikoj kaj branĉoj kunigas la diversajn mondojn: [[Asgard]], [[Midgard]], [[Helheim]], [[Niflheim]], [[Muspellheim]], [[Svartalfheim]], [[Alfheim]], [[Vanaheim]] kaj [[Jotunheim]]. De ĝia radiko ŝprucas la fonto kiu plenigas la puton de la sciado, gardita de [[Mimir]].
 
Ĉe la arbo troviĝas la dio [[Heimdall]] kiu estis taskita zorgi ĝin kontraŭ la atakoj de la drako [[Níðhöggr]] kaj de amaso da vermoj kiuj intencis [[Korodo|korodi]] ĝiajn radikojn kaj venki la diojn kiujn tiu ĉi arbo reprezentis. Sed li ankaŭ estis helpata de la [[Nornoj]] kiuj zorgis ĝin ŝprucante akvo el la [[puto de Urd]]. Ponto kunigis la Yggdrasil-on kun la loĝejo de la dioj, la [[Bifröst]], la ĉielarko, ĉiuj dioj transiris tra ĝi por eniri en la [[Midgard]]on.
 
Yggdrasil elŝvitas [[mielo]]n kaj ŝirmis [[aglo]]n kiu inter siaj okuloj havas [[falko]]n (kiu nomiĝas [[Veðrfölnir]]), sciuron nomata [[Ratatösk]] kaj kvar cervojn, [[Dáinn, Dvalinn, Duneyrr kaj Duraþrór]]. Proksime de ĝiaj radikoj loĝas la nornoj.