Arpeĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
[[dosiero:Arpeggio.ogg|thumb|Aŭdekzemplo]]
La vorto devenas de ''arpa'', [[itala lingvo|ital.]] por ''[[harpo]]'', signifas do laŭvorte, ke oni ludu la akordon „harpece“, kiel per harpo. Se arpeĝo ne estas elnotita per precizaj [[notvaloro]]j, ĝi estas markita per vertikala serpentuma linio antaŭ la arpeĝenda akordo.
 
Plivastasence „arpeĝata“ aŭ „arpeĝenda“ estas formo de akompanado en la [[tonmetado]]: La akompanadon ne konsistigas memstaraj kontrapunktaj voĉoj nek [[homofonio|homofoniaj]] akompanakordoj, sed akordoj fenditaj en okono- aŭ deksesono-serioj, ofte ankaŭ [[Punkto (muziko)|punktitaj]]. Tio sekvigas pli grandan eventodensecon en la akompanaĵo kaj per tio pli dense efikan tonmetaĵon. Ĉi tiu formo de akompanado estis aparte ŝatata en la muziko de la frua [[klasikismo]].
 
{{Portalo Muziko}}
 
== Literaturo ==
* Heinrich Lindlar (eld.): ''Musikhandbuch in 2 Bänden''. Rowohlt, Reinbek 1973; p. 36s.