Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La grandaj vastaĵoj de relative neinfluita vivejo disponigas rifuĝon por multaj specioj kiuj estas tre minacitaj aliloke: la jaguaro, la amerika harpio, la grandega riverolutro ( ''Pteronura brasiliensis'' ), la nigra [[kajmano]] ( ''Melanosuchus niger'' ), la [[tajasuo]] ( ''Tayassu tajacu'' ) kaj pluraj specioj de [[arao]]j kaj [[Kokoformaj birdoj|kracedoj]]. Kvankam plejparte nesufiĉe studite biologie, diversaj [[inventaro]]j montras ke la regiono havas unu el la plej altaj registritaj speciaj diversec-indeksoj en la mondo por [[planto]]j, [[birdo]]j, [[fiŝo]]j, kaj [[papilio]]j. Multaj el tiuj specioj estas [[Endemio|endemiaj]] al la Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj aŭ estas jam ne trovitaj en aliaj regionoj pro premo de [[ĉasado]], detruo de sendifektaj arbarokomunumoj, kaj [[ekspansio]] de "disvolviĝo"programoj.
==Minacoj==
[[Dosiero:Amazon Views.jpg|thumb|left|220px|Manu Nacia Parko.]]
Lastatempaj [[jardeko]]j vidis la evoluon de la Sudokcidenta amazona malaltebenaĵo, kun la malfermiĝo de la brazila landolimo por [[hakado kaj bruligado]]-[[agrikulturo]] kaj grandskala bienumado financita fare de la [[registaro]]j por antaŭenigi la evoluon de tiu regiono kaj trankviligi la premon de kreskantaj populacioj de hubuloj en la nordoriento kaj sudo de Brazilujo. Krome, kolonianoj de la malriĉaj andaj komunumoj de Peruo kaj Bolivio ekloĝis en la malaltaĵoj, ripetante la [[procezo]]n de [[troekspluatado]] de resursoj kiuj estis finfine malplenigitaj en siaj forlasitaj altaĵaj komunumoj. Reto de [[vojo]]j promocias tiujn [[migrado]]jn, kaj samtempe permesas aliron al multvaloraj [[ligno]]j, nafto, gaso, kaj arbaroresursoj ( speciale brazilaj nuksoj kaj kaŭĉuko ), pliigis la koloniigon de la malaltaĵaj arbaroj kaj aldonis [[streso]]n al la ekologiaj sistemoj en la malkreskanta areo de sendifektaj kaj fermit-[[Kanopeo|kanopeaj]] arbaroj. Malkreskinta [[precipitaĵo]], kaŭzita ĉefe de loka [[senarbarigo]] kaj pliigita homa ĉeesto, pliigis la eblecon por ampleksaj [[Arbara incendio|arbaraj incendioj]], atingintaj maksimumon en la seka sezono de [[1999]] kiam milionoj da [[hektaro]]j en [[Rondonio]] kaj [[Akro (Brazilo)|Akro]] estis englutitaj per la [[flamo]]j. [[Turismo]], kvankam ebleco por konservado, ankaŭ pruvis esti minaco por la delikataj ekosistemoj de la Tambopata-Kandamo regiono laŭlonge de la [[Dipatrin-Rivero|Dipatrin]]-Baseno, kaj laŭlonge de Beni-Rivero en Bolivio (Rurrenabaque).
==Ekoregionoj==
40 827

redaktoj