Aliigo (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 51:
 
== Konsideroj ==
La uzado de la maĵora dominanto en minoro ne validas kiel aliigo, kvankam finfine ja la eta trito estas altigita duontonon por fariĝi strebotono. Tio klarigeblas per tio, ke oni konsideras ĉi tiun altigitan sepan ŝtupon kiel apartena al la tonprovizo de minoro. Jen oni ankaŭ diras ''ne vera aliigo''.<ref name="Amon-29">Reinhard Amon, ''Lexikon Harmonielehre'', ISBN 3-900695-70-9, p. 29</ref>
 
Por la formado de interdominantoj je gam-apartenaj minoraj akordoj tamen ankaŭ la trito estas supren aliigenda. La tiamaniere ekestinta tono estas gamfremda kaj per tio ''vera aliigo''.<ref name="Amon-29" /> Interdominantoj tamen estas tiel kutimaj, ke oni supozeble pro ĉi tiu kaŭzo ne konsideras ilin aliigoj.
 
En la diversaj stiloj ĉefe de pli nova muziko aliigo de unuopaj akorderoj aŭ gameroj estas nepre kutimaj – kaj ankaŭ la nomado kiel tiaj (eĉ nomdonaj, ekz. [[aliigita gamo]]). Ekzemple ekzistas en [[ĵazo]] la supren aliigita septo („maĵora 7-to“) je minorakordoj same kiel je [[bluso]] la malsupren aliigita [[trito]].
 
== Referencoj ==