Aliigo signifas en harmoniscienco la kromata ŝanĝo de tonoj ene de akordo. Akorderoj ŝanĝiĝas kaj per tio la sono kaj eble la funkcio de la respektiva tono. Oni povas kromate aliigi tonon supren aŭ malsupren kaj faras tion, por plikolorigi kaj varioplenigi la harmonian sinsekvon. Per la ŝanĝo de al akordfunkcio kaj eblaj plursencecoj ili aparte taŭgas por moduladoj, ĉar la aliigitaj tonoj ofte estas sentataj kiel novaj strebotonoj de alia tonalo.

Aliigitaj tonoj okulfrapas en la notacio per respektivaj aliigiloj (eventuale ankaŭ per bekvadrato) Ĉi tiuj tamen ne estas klaraj rekoniloj, ĉar tio validas ekzemple ankaŭ por interdominanto.

Specoj redakti

Aliigo malsupren redakti

Aliigo malsupren signifas la ŝovadon de tono ene de harmonio duontonon malsupren.
En la simbolo la ŝanĝita tono estas markita per >, ekz. C>5 - kvinto (5) super C estas aliigita malsupren. C-E-G → C-E-G♭.

Tiu ĉi signo tamen ne diras ion pri la speco de la eventuala aliigilo aŭ eble, ke temas pri diminuita kvinto; nur ke la origina, (gam-apartena) tono estis diminuata. En la notacio tion depende de la kunteksto (tonalo, antaŭsignoj) povas indiki kaj aliigilo (♭) kaj ankaŭ bekvadrato (♮). Ekzemple el C fariĝas C♭, el G♭ G♭♭ - sed el C♯ (resp. C ♯) C.

Aliigo supren redakti

Aliigo supren signifas la ŝovado de tono duontonon supren.
La signo uzata por tio estas <, do ekz. C5< - C-E-G → C-E-G♯. Jen ankaŭ ne rekte dedukteblas aliigilo.

Disaliigo / tonfendado redakti

Disaliigo signifas samtempan aliigon supren kaj malsupren de tono. Tio principe nur eblas, se la respektiva tono duoble ekzistas en la akordo.[1]

En la respektiva simbolo la du aliigoj estas aparte indikataj, ekz. C5>5< - g♭-c-e-g♯

Aliigo de akorderoj redakti

Krom gam-apartenaj tonoj en akordoj povas aperi kromate ŝanĝitaj tonoj, do aliigoj. Ĉiam temas pri disonancoj, kiuj strebas al transiro en celtonon duontonon pli altan. Tono kun antaŭmetita dieso strebas supren, tono kun bemolo malsupren. Mova energio kaj koloro en aliigitaj akordoj estas treege intensaj. La plej multaj aliigitaj akordoj estas dominantoj. En la 19-a jarcento la aliigoj farigis pli komplikaj kaj la akordoj plursencaj.

Principe ĉiu akordero estas aliigebla inkluzive karakterizaj aldonaj tonoj. Ofte estas demando de interkonsento aŭ depende de la stilo, ĉu oni diras aliigo aŭ ne. Depende de la fonto eĉ pro la klasika harmoniscienco troveblas nepre malsamaj vidpunktoj. Jena rilatas kun la harmoniscienco de Jürgen Ulrich:[2]

Laŭ klasika doktrino nur maĵoraj akordoj estas aliigeblaj. Minoraj akordoj estas per si mem pli sonriĉa, sed harmonie malpli unusencaj, tiel ke per tia ŝanĝo perdiĝus ties harmonia funkcio.

Baza tono kaj trito redakti

Aliigo celas kolorigi harmonie la akordon. Ĝi ŝanĝas la akordon, sed konservas ĝin kaj ĝian funkcion. Pro tio baza tono kaj trito ne estas altiigeblaj.

Per aliigo de la baza tono la tuta akordstrukturo perdiĝus – ĉar akordo strukturiĝas kiel tritotavoligo sur ĝia baza tono, kaj per tio ekestus akordo sur tute alia tono, kiu do estus tute alia akordo. Ankaŭ trito ne taŭgas – jen ŝanĝus aŭ la modalo maĵoro↔minoro, aŭ la tonoj ŝajnus esti pro la aŭdkutimo fremdnoto (ekz. C-maĵoro C-E-G: ↓ C-E♭-G = c-minoro, ↑ C-F-G = kvarta fremdnoto je C-maĵora akordo). [3]

Kvinto redakti

La kvinto estas la plej ofte aliigita tono. Ĝi estas aliigebla supren kaj malsupren. Akordo un supren aliigita kvinto ĉiam efikas dominanta. Ĉiu ne-dominanta akordo do fariĝas interdominanto. Kutime kvinto aperas en la supra voĉo.

La malsupren aliigita kvinto kutime estas en malsupra voĉo kaj aperas do en akordotipoj, je kiu la kvinto lokas en la baso kaj kiuj havas dominantanduoble dominantan funkcion. (Ekzemplo: aŭgmentita tritkvarta akordo)

Septo redakti

Aliigoj de la septo okazas relative malofte kaj servas plejparte al tio, starigi kromatajn ligojn kun aliaj ŝtreĉosonoj. Ofte je aliigo de septo ekestas akordoj, kiuj je enharmonioj estas identaj kun konataj akordoj, tamen havas alian funkcion kaj do postulas alian dissolviĝon.

  • malsupren aliigita septo en la diminuita septakordo: ekestas akordo samsona kun la unua inversigo de dominanta septakordo.
  • supren aliigita septo en la diminuita septakordo: samsona kun duondiminuita septakordo.
  • malsupren aliigita septo en la granda septakordo rezultigas dominantan septakordon.
  • malsupren aliigita septo en la dominanta septakordo: samsona kun maĵortrisono kun aldona sesto.
 
Ekzemplo por malsupren aliigita septo   aŭskultadi

La aliigita akordo en la apuda notekzemplo ekestas formale el dominanta septakordo sur B per aliigo malsupren de a al a♭ kaj estas ĉi-ekzemple envolvita dominantfunkcie en C-maĵoran medion. (La kvintparaleloj alikaze rigardataj kiel malkonvenaj ĉi tie estas neeviteblaj kaj tolereblaj.) La dominanta funkcio tamen estas ege vualita, kaj por klarigi ĝin, oni devus dedukti ĉi tiun akordon de la septakordo de la sepa ŝtupo en C-maĵoro, kiun ja la funkcia teorio komprenigas kiel "sen-bazotonan" dominanta naŭto-akordo. En ĉi tiu akordo nur la b restas domaĝita, d kaj f estas aliigitaj supren, a malsupren.

Subdominanta sesto redakti

La napola sestakordo ekestas per aliigo malsupren de la ega sesto de la sestakordo de la minora subdominanto (subdominanto kun sesto anstataŭ kvinto).

Konsideroj redakti

La uzado de la maĵora dominanto en minoro ne validas kiel aliigo, kvankam finfine ja la eta trito estas altigita duontonon por fariĝi strebotono. Tio klarigeblas per tio, ke oni konsideras ĉi tiun altigitan sepan ŝtupon kiel apartena al la tonprovizo de minoro. Jen oni ankaŭ diras ne vera aliigo.[4]

Por la formado de interdominantoj je gam-apartenaj minoraj akordoj tamen ankaŭ la trito estas supren aliigenda. La tiamaniere ekestinta tono estas gamfremda kaj per tio vera aliigo.[4] Interdominantoj tamen estas tiel kutimaj, ke oni supozeble pro ĉi tiu kaŭzo ne konsideras ilin aliigoj.

En la diversaj stiloj ĉefe de pli nova muziko aliigo de unuopaj akorderoj aŭ gameroj estas nepre kutimaj – kaj ankaŭ la nomado kiel tiaj (eĉ nomdonaj, ekz. aliigita gamo). Ekzemple ekzistas en ĵazo la supren aliigita septo („maĵora 7-to“) je minorakordoj same kiel je bluso la malsupren aliigita trito.

Referencoj redakti

  1. Reinhard Amon, Lexikon Harmonielehre, ISBN 3-900695-70-9, p. 30
  2. Jürgen Ulrich: Harmonielehre für die Praxis. Schott, Mainz 2008, ISBN 978-3-7957-8738-7, p. 85ss.
  3. Ĝuste je trito ĉi tiu opinio tamen nepre estas rifuzebla; vidu ankaŭ Konsideroj.
  4. 4,0 4,1 Reinhard Amon, Lexikon Harmonielehre, ISBN 3-900695-70-9, p. 29

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti