Fremdnoto estas harmonifremda kromnoto eksonanta sur akcenta taktotempo, kiu sur akcentita aŭ ne-akcentita taktotempo dissloviĝas en la antaŭmetitan melodian resp. akordan tonon. Ekzistas fremdnotoj ekde supre aŭ - malofte – de malsupre. La ĉi-sekva temas pri la preparita fremdnoto. Kadre de la pluevoluo en la muzikhistorio tamen ankaŭ nepreparitaj fremdnotoj fariĝis kutimaj.

Fremdnoto estas harmonia streĉo en polifonia komponaĵo, je kiu el komence konsonanca intervalo per restado de tono je samtempa moviĝo de la aliaj voĉoj fariĝas disonanca intervalo. La resta tono transiras finfine paŝon post paŝo malsupren aŭ supren denove en konsonancan intervalon. La ĉi-sekve prezentataj reguloj elformiĝis dum la renesanca epoko.

Fremdnoto konsistas el jenaj tri elementoj:

  • Konsonanca preparo: Sur senakcenta taktotempo devas ekzisti konsonanco. Senakcentaj taktotempoj estas en paraj taktoj (duaj, kvaraj) la unua kaj kvara batoj, je malpara triotakto normale la dua kaj tria bato. Aliaj taktospecoj en renesancmuziko ne estis kutima.
  • (Disonanca) fremdnoto: Sur akcenta taktotempo per restigo de tono ekestas disonanco. Kiel tiaj oni uzas plej ofte kvartojn (tiuj ĉi validas en la renesancmuziko ĉiam kiel disonancaj), sestojn (plejparte lige kun kvartoj), septojn kaj dutojn resp. naŭtojn.
  • Konsonanca dissolvo: La disonanca tono moviĝas laŭpaŝe malsupren, tiel ke ekestas konsonanco.

Fremdnotoj devenas de polifonia-kontrapunkta muziko. Kelkaj turnoj fariĝis tamen tiom ordinaraj, ke ili ankaŭ eniris en la akordan-homofonian klasikan muzikon (kvarta, kvartsestaj fremdnotoj).

Oni distingas inter unuopaj fremdnotoj kaj fremdnotaj ĉenoj. Fremdnotoj estas uzata en klasikaj kadencoj ofte por generi finan efikon. Fremdnotoj troviĝas en multaj muzikepokoj kaj stiloj (klasika muziko, ĵazo ktp). En la baroka kaj renesanca epokoj oni ofte ŝatis ĉirkaŭludi tiajn fremdnotojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Diversaj fremdnotoj kun sonekzemploj