Władysław Tatarkiewicz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
'''Władysław Tatarkiewicz''' (naskiĝis la 3-an de aprilo [[1886]] en [[Varsovio]], mortis la 4-an aprilo 1980 samloke) – [[filozofo]] kaj [[historiisto]] pri [[filozofio]], [[estetiko|estetikisto]] kaj [[etiko|etikisto]], [[historio de arto|historiisto pri arto]], membro de Pola Akademio de Scipovoj kaj Pola Akademio de Sciencoj[[Scienco]]j.
 
==Biografio==
Władysław Tatarkiewicz finis [[filologio|filologian]] [[gimnazio]]n en Varsovio. Studis diversajn fakojn ([[jurscienco]], [[psikologio]], filozofio, [[antropologio]], [[zoologio]], arthistorio) ĉe kelkaj altlernejoj – Varsovia Politekniko, [[Universitato de Varsovio]], sekreta instruado de t.n. Fluganta [[Universitato]], en [[Berlino]], [[Marburg]] (kie ekkonis [[Immanuel Kant|neokantismon]], kiun baldaŭ forĵetis), en [[Parizo]] kaj en [[Lviva Universitato|Universitato de Lvovo]], kie en 1919 [[habilitiĝo|habilitiĝis]].
 
Lekciis pri historio de filozofio, etiko, estetiko ĉe Varsovia Universitato, en la jaroj 1919–1921 pri historio de filozofio ĉe [[Universitato Vilno|Universitato de Stefan Batory en Vilno]], poste gvidis lekciojn pri arthistorio kaj estetiko ĉe [[Universitato de Poznań]].
 
De 1924 estis ĉefredaktoro de "Przegląd Filozoficzny" (Filozofia Revuo), en la jaroj 1960–1963 ĉefredaktoro de la revuo "Estetyka" (Estetiko). Ankoraŭ en la jaro 1974 lekciis estetikon en [[Laŭzano]].
 
Władysław Tatarkiewicz prilaboris [[semantiko|semantikan]] analizon de [[feliĉo]]. Okupiĝis pri psikologiaj konsideroj rilate al travivaĵoj de feliĉa kaj malfeliĉa homo. Li provis pruvi, ke ne ekzistas [[valoro]]j ekster konkretaj bonaĵoj, kvankam ili havas objektivan karakteron.
 
Li estis multfaceta [[sciencisto]]. En siaj laboraĵoj entreprenis problemojn pri teorio de [[muziko]], [[poezio]] kaj plastiko. Ankaŭ okupiĝis pri estetiko kaj historio de arto. Li detale priskribis komencon, evoluon kaj signifon de bazaj [[nocio]]j de estetiko: arto, belo, formoj, kreemo, rekreemo kaj estetika travivaĵo.
 
En la historio de pola scienco ekrolis ĉefe kiel etikisto kaj [[aksiologio|aksiologo]], aŭtoro de valoraj kaj tradukataj plurlingve verkojn, i.a. 3-voluma "Historio de filozofio", monumenta kaj pionira "Historio de estetiko" kaj alirebla filozofio pri moraleco.
 
Li estis membro de [[Lvova-Varsovia skolo]], kreita de [[Kazimierz Twardowski]], kiu alportis al renaskiĝinta post mallibereco [[Pollando]] multe da eminentaj sciencistoj: filozofoj, [[logiko|logikistoj]], psikologoj, [[sociologio|sociologoj]], kaj ankaŭ organizantoj de universitata vivo.
 
En 1938 estis distingita per Komandora Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando.
 
==Eksteraj ligiloj==