Nederlanda Orient-hinda Kompanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Ĝis [[1595]] la komerco pri orientaj [[spico]]j estis tute en la manoj de [[Portugalio]] kiu malkovris ekde [[1498]] la marvojojn al Azio. Mapoj kaj marvojoj estis strikte sekretaj, tiel ke Portugalio havis faktan komercan monopolon. Nur kiam en [[1592]] [[Jan Huygen Van Linschoten]] revenis el Oriento oni akiris sufiĉe da scio en [[Nederlando]] por mem ekveturigi [[ekspedicio]]n. En [[1594]] la ''Kompanio de Malproksimo'' sendis ekspedicion de 4 ŝipoj al Orienta Indio sub gvido de [[Cornelis De Houtman]]. Kiam en [[1597]] 3 el la 4 ŝipoj save revenis, montriĝis ke tia ekspedicio estis ebla. Jam en [[1598]] granda nombro da ekspedicioj estis sendata el Nederlando al Orienta Indio. Kelkaj fuŝis, aliaj donis grandajn profitojn. Totale inter 1598 kaj [[1601]] 15 [[ekspedicio]]j estis organizitaj en kiuj ĉirkaŭ 65 ŝipoj partoprenis.
 
[[Johan Van Oldenbarnevelt]], la plej grava nederlanda politikisto de tiu epoko, konsideris la situacion malkvietiga. La nederlandaj kompanioj ofte pli konkurencis unu kun la alia ol kun la portugaloj kaj angloj. Kiam en [[1600]] krome fondiĝis la [[Brita Kompanio de Orientaj Indioj]], li stimulis la Ĝeneralajn Statojn solvi la situacion. La [[Ĝeneralaj Statoj]] decidis kunfandi ĉiujn ekzistantajn kompaniojn je unu granda. La mastrumantoj de la diversaj kompanioj povis preni akciojn en tiu ĉi nova Unuigita Orientindia Kompanio. La Nederlanda Kompanio de Orientaj Indioj estis fondita en [[1602]] kaj konsistis el ses tielnomataj ''ĉambroj'': [[Amsterdam]], [[Middelburg]], [[Enkhuizen]], [[Delft]], [[Hoorn]] kaj [[Rotterdam]]. Reprezentantoj de tiuj ĉi ĉambroj kunvenis kiel la ''Sinjoroj XVII''. La Nederlanda Orient-hindiahinda Kompanio havis vastajn [[privilegio]]jn. Ne nur ĝi havis monopolon super la komerco ĉirkaŭ la [[Kabo de Bona Espero]] kaj tra la [[Magelana markolo]], sed ĝi ankaŭ havis la rajton okupi teritoriojn, militi kaj trakti internacie. Fakte la kompanio povis konduti en Azio kvazaŭ ĝi estis la nederlanda ŝtato mem.
 
== Komercoteritorio ==