Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
==Flaŭro==
La konsisto de la arbaroj de la ekoregiono varias kun malsekeco kaj [[grundo]]j. Pli malsekaj areoj estas dominitaj de [[Tektono (genro)|grand-tektona]] ( ''Tectona grandis'' ) arbaro kun ''Agele marmelos'', ''Boswellia serrata'', ''Ougeinia oojeinensis'', ''[[Diospiro|Diospyros]]'' spp., ''Bombax ceiba'', ''Sterculia urens'', ''[[Amlao|Emblica officinalis]]'', ''Dalbergia paniculata'', kaj ''Terminalia elliptica''. Tiuj arbaroj prezentas tri-etaĝan strukturon, kun [[kanopeo]] kiu atingas altecon de 15 ĝis 25 metroj. ''Anogeissus pendula'', kreskante en preskaŭ unuspeciaj arbareroj akompanite de ''[[Acacia]] catechu'' estas superrega en pli sekaj areoj, precipe sur la [[Kvarcito|kvarcitaj]] [[kresto]]j kaj [[gnejso|gnejsaj]] altaĵetoj de [[Aravali-Montaro]] dum Abu-Monto estas kovrita per seka decidua arbaro kun [[konifero]]j ĉe la plej altaj altitudoj. Veprejaj arbaroj, karakterizitaj de ''[[Euphorbia]] caducifolia'', ''Maytenus emarginata'', ''[[Senegala akacio|Acacia Senegal]]'', ''Commiphora mukul'', ''Wrightia tinctoria'', ''Securinega leucopyrus'', ''Grewia tenax'', kaj ''Grewia villosa'', troviĝas sur la rokaj aravali-montaraj flankoj kaj en degeneritaj areoj. La [[Endemio|endemiaj]] specioj ''Dicliptera abuensis'', ''Strobilanthes halbergii'' kaj ''[[Veroniko|Veronica]] anagalis'' vegetas en tiuj dornaj areoj. Finfine la riveroj kaj fluoj de la montetoj estas vicigitaj kun hindaj daktilujoj ( ''Phoenix sylvestris'' ) kaj [[fikuso]]j ( ''Ficus racemosa'' ).
 
==Faŭno==