Wes Montgomery: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
 
Post 1964, kiam [[Orrin Keepnews]] rezignis la eldonejon Riverside,<ref>Alternativaj kaj aliaj nepublikigitaj sonregistraĵoj de la fazo ĉe Riverside pli malfrue aperis ĉe eldonejo Milestone</ref> Wes Montgomery tenis kontrakton kun [[Verve Records]]. En 1965 li koncertvojaĝis en Eŭropo, prezentis en la londona ĵazklubejo ''[[Ronnie Scott#Ronnie Scott’s Jazz Club|Ronnie Scott’s]]'' kaj muzikis kun Johnny Griffin kaj Harold Mabern en Parizo. Sur la unua albumo ĉe Verve ties [[muzikproduktisto]] [[Creed Taylor]] metis Montgomerion en [[bandego|bandegan]] medion kun apompanantoj kiel [[Jerome Richardson]], [[Jimmy Cleveland]], [[Urbie Green]], Quentin Jackson aŭ [[Clark Terry]]; post tio ekestis rapida sinsekvo da sep albumoj kun bandetoj, bandegoj kaj arĉinstrumentoj, sur kiuj la orkestroj de [[Oliver Nelson]], [[Claus Ogerman]] aŭ Don Sebesky akompanis la gitariston. Iliaj aranĝaĵoj kreis, anticipe [[glata ĵazo|glatan ĵazon]], tre popularan ĵazon el instrumentaj versioj de tiam tre aktualaj furorkantoj kiel ''California Dreamin’'', ''Golden Earrings'' aŭ ''Goin’ Out of My Head'', kiu ricevis [[Grammy|Gremion]]. Tiel Wes Montgomery fariĝis „modela ekzemplo por la surmerkatigo, al kiu tiom da ĵazmuzikistoj estas submetitaj. Creed Taylor produktis lin laŭ la vidpunkto de vendebleco kaj al li“ – kio ja laŭ recenzisto Gary Giddins estus la minimuma – „eĉ ne permesis, muziki sur ĉiu tria aŭ kvara disko tian muzikon, kiu estis lia vera korafero.“<ref>Kiel iaspeca kompenso al ĵazgitaristo Montgomery estas rigardenda la bonega kompilaĵo ''Impressions – The Jazz Sides'' de Verve Records, jen la recenzo de Cook kaj Morton</ref> En 1962 Wes Montgomery diris en intervjuo kun [[Newsweek]]: „Mi konas la melodion, vi konas ĝin ankaŭ. Kial mi ludu ĝin?“ Kaj je la fino de sia vivo li esprimis: „Mi estas deprimita pri mia ludo ...“<ref>cit. laŭ J.-E. Behrendt / Günther Huesmann, p. 392</ref>
 
== Tekniko ==
Montgomery validas krom [[Charlie Christian]] kiel la ja plej influriĉa usona ĵazgitaristo. Li evoluigis kaprican ludoteknikon, je kiu li frapis la kordojn per sia dikfingro anstataŭ per [[plektro]], gennerante tiel tre mildan sonon. Karakteriza estis lia oktotekniko transprenita de [[Django Reinhardt]], kiu eĉ nun estas imitata. Je tio oni ludas du kordojn samtempe, dum kiam oni dampas la interan kordon per la maldekstra mano. Ĉar oni tiam kunfrapas ankaŭ la mezan el la tri prenitaj kordoj, ekestas sono pli perkuta ol de aliaj oktoteknikoj, kiu tamen pro la dikfingra tekniko ne sonas tro malmilda. Krome Montgomery ludis ofte vastajn [[blokakordo|blokakordajn]] solaĵojn je plej alta nivelo. Pro akordaj anstataŭaĵoj, kiuj estis kaj la bazo de lia solomuzikado kaj ankaŭ de la akorda akompano, Montgomery sonis por la tiama epoko tre moderna. Ekzemple li muzikis ofte super minor-akordoj la paralelan maĵoran septakordon aŭ super dominanta septakordo la minor-septakordon kvarton pli malaltan. Per tiaj teknikoj li akcentis la pli altajn intervalojn de la bazaj harmonioj 7, 9, 11, 13, kion oni nuntempe nomas ankaŭ [[plurakordismo]].
 
Kiel ja plej fama posteulo de Wes Montgomery validas [[George Benson]].
 
== Diskoj ==