Granda tektono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 33:
Grande tektono unue estis preskribita formale de Carl Linnaeus la Plijuna en lia verko de [[1782]], ''Supplementum Plantarum'' <ref name=IPNI>{{en}} {{IPNI|id=864923-1|accessdate=17 December 2010}}</ref>. En [[1975]], Harold Norman Moldenke publikigis novajn priskribojn de kvar [[formo (botaniko)|formoj]] de tiu specio en la [[Scienco|scienca]] [[revuo]] ''Phytologia''. Moldenke priskribis ĉiun formon kiel iomete diferencan de la [[Tipo (biologio)|tipo]] : ''T. grandis'' f. ''canescens'' estas distingita de la tipo-materialo pro la ĉeesto de densa hararo subflanke de la folio, ''T. grandis'' f. ''pilosula'' estas distingita de la tipo-materialo pro la varia [[Morfologio (biologio)|morfologio]] de la foliaj vejnoj, ''T. grandis'' f. ''punctata'' estas nur harkovrita je la pli grandaj vejnoj subflanke de la folio, kaj ''T. grandis'' f. ''tomentella'' estas notinda por siaj dense flavecaj haroj subflanke de la folio<ref name="Moldenke">{{en}} Moldenke, H. N. 1975. [http://biodiversitylibrary.org/page/13038500 Notes on new and noteworthy plants. LXXVII.] ''Phytologia'', 31: 28.</ref>.
== Kultivado ==
[[Dosiero:Leaves of Tectona grandis (Teak).jpg|eta|220px|Folioj de granda tektono en Palakkad, [[Keralao]].]]
Tektono estas flav-bruna [[ligno]] kun bona [[Lignoteksturo|teksturo]]. Ĝi estas uzita por [[Manufakturo|manufakturi]] eksterdoman [[meblaro]]n, [[Ŝipo|ŝipajn]] [[ferdeko]]jn, kaj aliajn artiklojn kie [[vetero]]rezistemo estas dezirata. Ĝi estas ankaŭ uzita por [[haktabulo]]j, dominternaj [[planko]]j, kuirejstabloj kaj kiel plakaĵo por dominternaj ornamaĵoj.
Tektono, kvankam facile prilaborebla, povas kaŭzi severan malakrigadon de [[tranĉilo]]j pro la ĉeesto de [[silikato]]j en la ligno. La naturaj [[Vegetalo|vegetalaj]] [[oleo]]j faris ĝin utila en elmetitaj situacioj, kaj faras ke la ligno estas rezistema al [[termito]]j, aliaj [[insekto]]j kaj [[fungo]]j. Tektono estas daŭra eĉ sen kovraĵo kun oleo aŭ [[lako]]. Iam oni kredis ke ligno el maljunaj grand-tektonaj arboj estu pli daŭra kaj pli dura ol tektono el [[plantejo]]j. Studaĵoj montris <ref>http://www.fpl.fs.fed.us/documnts/pdf2001/willi01d.pdf</ref> ke la planteja ligno ĝenerale havas la samajn [[kvalito]]jn kiel [[Praarbaro|praarbara]] tektono rilate al eluziĝo, [[Dimensio|dimensia]] [[stabileco]], kurbiĝado, kaj supraĵa konservado, sed estas pli sentema al [[koloro]]ŝanĝado pro elmetado al [[ultraviola radiado]].
La plimulto de la [[Komerco|komerce]] rikoltita tektono estas kultivita en indoneziaj plantejoj kaj administrita de ''Perum Perhutani'' , [[Forsto|forsta]] [[entrepreno]] kiu estas [[ŝtato]]propraĵo. La primara uzo de tektono rikoltita en Indonezio estas la produktado de eksterdoma tektona meblaro por la [[eksporto]].
== Uzado ==
==Propagado==
|