Erao de Arpadidoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''erao de Arpadidoj''' daŭras de la ŝtatofondiĝo (1000) ĝis 1301 (formorto de vira branĉo de Arpadidoj), pli precize ĝis morto de Andreo la 3-a. Ĝi komenci...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:14, 8 jul. 2012

La erao de Arpadidoj daŭras de la ŝtatofondiĝo (1000) ĝis 1301 (formorto de vira branĉo de Arpadidoj), pli precize ĝis morto de Andreo la 3-a. Ĝi komenciĝis kun Stefano la 1-a (Hungario) kaj finiĝis kun Andreo la 3-a. Tiu erao daŭris 301 jarojn, dume 23 reĝoj regis. La sekva erao nomiĝas miksdinastia erao.

La frua Arpadida erao daŭras de Stefano ĝis invado de la tataroj (1000-1241), tiam evoluo de la lando estis ĝenerale kontinua. Ĝi estas karakterizita per forta centralizita potenco.

Komenciĝis la malfrua erao de Arpadidoj kun rompiĝo kaŭzita de la tatara invado kaj la rekonstruo kaj finiĝis kun morto de Andreo la 3-a (1241-1301). Potencoj de Béla la 4-a kaj liaj posteuloj pli kaj pli malpliiĝis kontraŭ al la nobelaro, ĉefe kontraŭ la magnatoj, tial oni ne povis restarigi la centran potencon, nur dum regado de Karolo la 1-a (Hungario).