Strivizaĝa paruo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: eu:Baeolophus wollweberi
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Tiuj [[Nearkta ekozono|nearktaj]] birdoj havas grizajn suprajn partojn (ankaŭ grizan kreston) kaj blankajn subajn partojn kun blanka vizaĝo, kiel aliaj membroj de la genro kiel la [[Dukolora paruo]] aŭ la [[Nigrakresta paruo]], sed kiel distingilo tiu specio montras en la vizaĝo '''nigran striadon''' (konsistantan je du horizontalaj nigraj strioj, unu subkresta kaj dua traokula, kaj du vertikalaj, unu ennuka kaj la alia el malantaŭ la okulo suben) kaj tre markitan kaj larĝan '''nigran gorĝon'''. La [[beko]] estas mallonga kaj fortika kaj la okuloj tre malhelaj. La gamboj estas grizaj.
 
Ties preferata vivejo estas arbaroj de [[kverko]]j aŭ miksitaj de kverkoj kaj [[junipero]] en [[ĉeriveraj areoj]] de montaroj de orienta kaj sudorienta [[Arizono]] -(la [[Mogollon Plateau]] kaj la [[Blankaj Montoj (Arizono)|Blankaj Montoj]] de Arizono), kaj malproksima sudokcidenta [[Nov-Meksiko]] -(la regiono [[Madreaj arbarinsuloj]] de orienta [[Sonora-dezertoDezerto]]) en [[Usono]] al suda [[Meksikio]].<!-- the RangeMap at www.natureserve.org shows the explicit Mogollon plateau areas(Mmcannis 18 aug2007)--> Ili nestumas en arbotruo, ĉu natura kavaĵo aŭ foje malnova nesto de [[pego]]. Ili kovras la neston per mildaj materialoj.
 
Tiuj birdoj estas konstante loĝantaj birdoj kaj povas aliĝi al etaj miksitaj aroj vintre.