Eskaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ oriente de la ĉokolado-montetoj
Linio 1:
[[Image:Eskaya locator map.png|thumb|right|250px|La eskaja regiono sur la insulo [[Boholo]]]]
'''La eskaja lingvo''' ([[cebua lingvo|cebue]] ''Ineskaya'') estas ceremonia kaj [[apartiga lingvo]] de la eskajkultura malplimulto vivanta en regiono oriente de la [[ĉokolado-montetoj]] sur la insulo [[Boholo]] en [[Filipinio]]. La ĉiutaga lingvo de la eskajoj estas la bohola vario de la [[cebua lingvo]]. Dum la eskaja ne havas denaskajn parolantojn, la lingvo estas instruata fare de volontuloj en almenaŭ tri kulturaj lernejoj en la sudorienta, montara regiono de la insulo. Laŭ raporto el la jaro 1991 ekzistis tiam 130 eskajaj familioj en Boholo. La eskaja kulturkomunumo estas karakterizita de aparta kristana religia ritaro (rikoltceremonio, dombeno) kaj precipe de sia propra lingvo kaj literaturo. Ankaŭ ekzistas apartaj preskriboj rilate al vestado (virinoj ne portu viran vestaĵon kaj estu vualitaj en preĝejo). Hazardaj ludoj kaj dancado estas malpermesitaj. Kvankam la antaŭaj kutimoj, kiuj inkluzivis komunan terkulturadon, jam ne estas ĉie observataj en la komunumo, la lingvo ankoraŭ estas instruata, parolata kaj celebrata. La aplikokampo de la eskaja estas limigita al semajnfina lernejo, preĝoj, kantoj kaj formalaj paroladoj.
 
== Estiĝo ==