Gorgonoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Notoj: Kategorio
e Ligilo
Linio 2:
[[dosiero: Pompeii - Casa dei Vettii - Gorgo.jpg|eta|<center>gorgona kapo en [[medaliono]]<br>(romia [[fresko]] el vilao de [[Pompejo]], [[1-a jarcento]]]]
 
'''Gorgonoj''' ([[malnovgreke]] γοργόνες [gorgónes] de γοργός, ''gorgós'' „terura“, singularo "gorgono" malnovgreke {{plurtone|Γοργώ}}) en la [[helena mitologio]] estas tri terurigaj grekaj diinoj, [[Meduzo (mitologio)|Meduzo]], [[EŭrialoEŭrjalo #Eŭrjalo, la gorgono|Eŭrjalo]] kaj [[Steno]], kiuj havis venenajn [[serpento]]jn anstataŭ haroj, [[flugilo]]jn, [[ungego]]jn kaj [[kanino]]jn. Ili transformas ĉiun, kiu rigardas ilin, al ŝtona statuo.
 
La gorgonoj estas la filinoj de [[Forkiso]] kaj lia fratino/edzino [[Keto (mitologio)|Keto]]. Meduzo estas la sola nesenmorta inter ili - ŝi estis senkapigita fare de la mitologia heroo [[Perseo]]. La kapo de tiu gorgono estis portita al la diino [[Atena]]. Multaj klasikaj bildigoj de Atena montras ŝin kun [[egido]] kaj la gorgona kapo sur sia brusto.
 
[[Homero]] ankoraŭ mencias nur unusolan gorgonon.<ref>[[Homero]], [[Iliado]] XI 35-36 kaj [[Odiseado]] XI 635</ref> [[Heziodo]] ĉirkaŭ la jaro 700 antaŭ nia erao nomas tri grogonojn, nome Steno la potenca, EŭrialoEŭrjalo la distance saltanta kaj Meduzo la reĝino ŝarĝita per suferoj.<ref>[[Heziodo]], [[Teogonio]] 270-279</ref> Ilia hejmregiono laŭmitologie estis la plej okcidenta parto de la en la helena civilizo konata mondo, la [[Atlasa Montaro]]. Pli postaj aŭtoroj ankaŭ nomis [[Libio]]n, oriente de la montaro, ilia hejmregiono.
 
En la [[helenismo|helenisma epoko]] kreskis la legendo ke la gorgono origine estu la fratino de [[Aleksandro la Granda]]. En tiu legendo ŝi estas [[nimfoj|nimfo]] vivanta en maro, kiu demandas la maristaron de ĉiu pasanta ŝipo ĉu Aleksandro ankoraŭ vivas. Se la respondo estas "ne", ŝi tiras la ŝipon kun ĉiuj homoj al la mara fundo. La sola respondo kiu savu la vivon de la ŝipanaro estu "Li vivas kaj reĝe regas", [[greke]] Ζει και βασιλεύει).