Gorgonoj (malnovgreke γοργόνες [gorgónes] de γοργός, gorgós „terura“, singularo "gorgono" malnovgreke Γοργώ) en la helena mitologio estas tri terurigaj grekaj diinoj, Meduzo, Eŭrjalo kaj Steno, kiuj havis venenajn serpentojn anstataŭ haroj, flugilojn, ungegojn kaj kaninojn. Ili transformas ĉiun, kiu rigardas ilin, al ŝtona statuo.

Gorgonoj
helena mitularo
Informoj
vdr
fundo de nigrafigure pentrita bovlo el Lakonio, ĉirkaŭ la jaro 565 antaŭ nia erao[1]
gorgona kapo en medaliono
(romia fresko el vilao de Pompejo, 1-a jarcento

La gorgonoj estas la filinoj de Forkiso kaj lia fratino/edzino Keto. Meduzo estas la sola nesenmorta inter ili - ŝi estis senkapigita fare de la mitologia heroo Perseo. La kapo de tiu gorgono estis portita al la diino Atena. Multaj klasikaj bildigoj de Atena montras ŝin kun egido kaj la gorgona kapo sur sia brusto.

Homero ankoraŭ mencias nur unusolan gorgonon.[2] Heziodo ĉirkaŭ la jaro 700 antaŭ nia erao nomas tri grogonojn, nome Steno la potenca, Eŭrjalo la distance saltanta kaj Meduzo la reĝino ŝarĝita per suferoj.[3] Ilia hejmregiono laŭmitologie estis la plej okcidenta parto de la en la helena civilizo konata mondo, la Atlasa Montaro. Pli postaj aŭtoroj ankaŭ nomis Libion, oriente de la montaro, ilia hejmregiono.

En la helenisma epoko kreskis la legendo ke la gorgono origine estu la fratino de Aleksandro la Granda. En tiu legendo ŝi estas nimfo vivanta en maro, kiu demandas la maristaron de ĉiu pasanta ŝipo ĉu Aleksandro ankoraŭ vivas. Se la respondo estas "ne", ŝi tiras la ŝipon kun ĉiuj homoj al la mara fundo. La sola respondo kiu savu la vivon de la ŝipanaro estu "Li vivas kaj reĝe regas", greke Ζει και βασιλεύει).

Ekde la antikva epoko bildigoj de gorgona kapo pro sia laŭdire protekta efiko oftis sur ŝildoj kaj aliaj armeaj protektiloj, amuletoj kaj tomboŝtonoj. Ankaŭ je fasadoj de konstruaĵoj, je trinkujoj kaj manĝujoj bildoj de gorgona kapo kutimis, kaj protektu kontraŭ nepermesata aliro aŭ uzo. Laŭ la helena mitologio gorgona sango prenita el la dekstra korpa duono revivigu mortintojn, dum gorgona sango el la maldekstra korpa duono garantiige mortigu.

Notoj redakti