Holarktiso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
La lupo (''Canis lupus'') troviĝas en granda variado de vivmedioj ekde tundro ĝis dezerto, kun diferencaj [[populacio]]j adaptitaj por ĉiu. Ĝia historia [[arealo]] ampleksas la tutan Holarkton, kvankam homaj agadoj kiel disvolviĝo kaj aktiva ekstermo estas forigintaj la specion ekde multo de ĝies teritorio.
[[Dosiero:Corvus corax map.jpg|thumb|250px|[[Arealo]] de la [[korako]], tipa holarkta specio.]]
La ruĝa vulpo (''Vulpes vulpes'') estas tre adaptaĝema [[karnomanĝulo]]. Ĝia arealo estas la plej granda el tiuj de ĉiuj tersupraĵaj karnovoroj. La ruĝa vulpo adaptiĝas al larĝa [[gamo]] de vivmedioj, inkluzive de areoj kun intensa homa disvolviĝo. Kiel la lupo, ĝi disvastiĝis tra plejparto de la Holarkto, sed ĝi estas eskapinta ekstermon.
 
La gulo (''Gulo gulo'') estas granda membro el la [[musteledoj]] precipe vivanta en la [[Arkto|arktaj]] teritorioj kaj en [[tajgo]]j, kaj pli suden en [[Montaro|montaraj]] regionoj. Ĝi estas disvastigita en tiaj areoj tra Eŭrazio kaj Nordameriko.
Linio 27:
La boaco (''Rangifer tarandus'') troviĝas en tundroj kaj tajgoj de la nordaj partoj de la Holarkto. En Eŭrazio la besto estas [[Aldomigo|aldomigita]]. Ĝi konstituas plurajn [[subspecio]]jn, kiuj estas adaptitaj al diferencaj vivmedioj kaj geografiaj areoj.
 
La korako (''[[Korako|Corvus corax]]'') estas la plej larĝe disvastiĝita el la [[korvedoj]], kaj unu el la plej grandaj. Ĝi estas trovita en variado de vivmedioj, sed primare en [[Arbaro|arbaraj]] nordaj areoj. La korako estas pruvinta havi grandan adaptiĝemon al homaj habitatojvivejoj. Ĝia disvastiĝo do ampleksas plejparton de la Holarkto.
 
== Origino ==
Pluraj [[biomo]]j, kaj la bestaj kaj [[Planta komunumo|plantaj komunumoj]] kiuj dependas de ili, estas trovataj transe pluraj [[kontinento]]j en grandaj partoj de tiu [[ekozono]]. La kontinueco de tiuj makro[[Ekologia sistemo|ekosistemoj]] rezultas el la komuna [[Glaciepoko|glaciepoka]] [[historio]] de tiu vastega teritorio. Dum la [[Plejstoceno]], tiuj areoj estis submetataj al ripetaj glaciiĝoj. Glacikovraĵoj plivastiĝis, forbalaante la vivon de la tersupraĵo kaj metamorfozante ĝian topografion. Dum la glaciiĝoj, [[specio]]j postvivis en [[Relikvo|rifuĝejoj]], malgrandaj areoj kiuj konservis aptan klimaton danke al loka [[geografio]]. Tiuj rifuĝejoj estas supozataj troviĝi unue en sudaj regionoj, sed iuj [[Genetiko|genetikaj]] kaj [[Paleontologio|paleontologiaj]] pruvoj indikas la ekzistadon de kromaj ŝirmitaj [[areo]]j de la [[nordo]] <ref> Stewart, J.R. and A.M. Lister 2001 ,608-613 </ref>.
 
Kie ajn tiuj areoj estas trovitaj, ili estas estiĝintaj fontoj de [[populacio]]j dum interglacialoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. Kiam la [[glaĉero]]j retiriĝis, plantoj kaj bestoj rapide disvastiĝis en la nove malfermitajn areojn. Diferencaj [[taksono]]j diference reagis al tiuj rapide ŝanĝantaj cirkonstancoj. Arbospecioj disvastiĝis ekde refuĝejojrifuĝejoj dum interglacialoj, sed laŭ diversaj [[Modelo (abstrakto)|modeloj]], kun malsamaj arboj dominante dum malsamaj periodoj <ref> Taberlet, P. e.a. 2002 </ref>. [[Insektoj]], aliflanke, forŝovis siajn arealojn samtempe kun la klimato, tre altgrade persistante en kunteniĝo de specioj dum la epoko <ref> Coope, G. R. e.a. 1994 </ref>. Ilia altgrada moviĝemo al ili permesis moviĝi kiam la glaĉeroj progresis aŭ regresis, konservante ekvivalentan vivmedion spite al klimatj fluktuaĵoj. Malgraŭ ilia ŝajna manko de moviĝemo, ankaŭ plantoj sukcese kolonigis novajn areojn. Studaĵoj pri [[Fosilio|fosilia]] [[poleno]] indikas la [[Arbo|arban]] rekolonigon de tiuj terenoj je [[Eksponenta funkcio|eksponenciala]] rapideco. <ref> Bennet K. D. e.a. 1986, 523-531 </ref>. [[Mamuloj]] rekoloniigis je ŝanĝeblaj rapidecoj. Brunaj ursoj, ekzemple, rapidi moviĝis ekde refuĝejojrifuĝejoj kiam la glaĉeroj retiriĝis, estiĝante unu el la unuaj grandaj mamuloj kiu rekoloniigis la teron <ref> Sommer, R. S. & N. Benecke 2005, 156-164 </ref>. La lasta glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, el kio rezultis la nuntempa [[distribuo]] de la ekoregionoj.
 
== Endanĝerigoj ==