Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fraser Plateau and Basin complex map.svg|eta|220px|Situo de la ekoregiono.]]
La '''Arbarojarbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la okcident-nordamerika [[ekoprovinco]] de la [[nearkta ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ). [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[mezvarmaj koniferarbaroj]] de [[Brita Kolumbio]]. [[Botaniko|Botanike]] tiuj arbaroj situas en la [[Rok-Montara Flaŭra Regiono]].
 
==Priskribo==
La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la [[akvokolekta areo]] de la [[rivero]] [[Frejzero]] kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas [[Vulkano|vulkanan]] bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj [[rivereto]]j kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.
 
==Flaŭro==
[[Dosiero:Rainbow Range Colors.jpg|eta|left|220px|Ĉielarka Montaro vidita ekde Ĉilkotin-Altebenaĵo.]]
La [[vegetaĵaro]] de tiu ekoregiono estas transira ekde la marbordaj arbaroj okcidente ĝis la pli sekaj landinternaj arbaroj oriente. La subalt-montara zono estas karakterizita de tordopino ( ''Pinus contorta'' ), Engelman-[[piceo]] ( ''Picea engelmannii'' ) kaj [[rok-montara abio]] ( ''Abies lasiocarpa'' ). [[Montarbaro]]j entenas tordan pinon, amerikan [[tremoloŜajn-tremolan poplo|ŝajn-tremolan poplon]]n ( ''Populus tremuloides'' ), glaŭkan piceon ( ''Picea glauca'' ) kaj [[Menzies-pseŭdocugo]]n ( ''Pseudocugo menziesii'' ). Herbejoj troviĝas en la [[valo]]fundoj laŭlonge de la riveroj Frejzero kaj Ĉilkotin. Alt-montara [[Tundro|tundra]] vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas je la plej altaj altitudoj. [[Fajro]] verŝajne estas la plej grava perturba reĝimo.
 
==Faŭno==
La ekoregiono gastigas 172 [[Birdoj|birdo]][[Specio (biologio)|speciojn]] kaj 61 [[Mamuloj|mamul]]speciojn <ref>
{{en}} {{cite book |last1 = Hoekstra |first1 = J. M. |last2 = Molnar |first2 = J. L. |last3 = Jennings |first3 = M. |last4 = Revenga |first4 = C. |last5 = Spalding |first5 = M. D. |last6 = Boucher |first6 = T. M. |last7 = Robertson |first7 = J. C. |last8 = Heibel |first8 = T. J. |last9 = Ellison |first9 = K. |title = The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference |publisher = ''University of California Press'' |editor1-last = Molnar |editor1-first = J. L. |year = 2010 |isbn = 978-0520262560 |url=http://www.nature.org/multimedia/maps/ }}</ref>.
 
Karakteriza [[Bestio|bestiaro]] inkluzivas [[boaco]]n ( ''Rangifer tarandus'' ), [[kojoto]]n ( ''Canis latrans'' ), [[alko]]n ( ''Alces alces'' ), [[Kanada ŝafo|kanadan ŝafon]] ( ''Ovis canadensis'' ), nigravostan [[cervo]]n ( ''Odocoileus hemionus'' ), [[Griza lupo|grizan lupon]] ( ''Canis lupus'' ), [[Amerika nigra urso|amerikan nigran urson]], [[ondatro]]n ( ''Ondatra zibethica'' ), [[Kanada linko|kanadan linkon]] ( ''Lynx canadensis'' ), [[Kanada gruo|kanadan gruon]] ( ''Grus canadensis'' ), bluan lagopon ( ''Dendragapus obscurus'' ), kanadan lagopon ( ''D. canadensis'' ), ''Bonasa umbellus'' kaj ''Tympanuchus phasianellus'' ( [[fazanedoj]] ).
 
==Vidu ankaŭ==
{{Portalo Biologio}}
*[[Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj]]
*[[Konservada stato de ekoregiono]]
 
==Referencoj==
{{Portalo Nordameriko}}
{{reflist}}
 
==Ekstera ligilo==
{{Portalo Geografio}}
*{{en}} [http://www.worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles/ecoregions/na0514.html Ekoregiono NA0514 : Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno]
<!--[http://www.nationalgeographic.com/wildworld/profiles/terrestrial/na/na0514.html Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno ( Nacia Geografia Societo)]-->
*{{en}} [http://gis.wwfus.org/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''Fraser Plateau and Basin complex'']