Grand-basenaj montarbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
==Flaŭro==
[[Dosiero:Prometheus Wheeler.jpg|eta|220px|left|Maldensarbaro de longviva pino.]]
Kvar ĉefaj maldensarbaraj kaj arbaraj tipoj estis identigitaj en tiu regiono, inkluzive de kolorad-abia arbaro ( ''Abies concolor'' ), sub-altmontara maldensarbaro, fleks-pina maldensarbaro ( ''Pinus flexilis'' ), kaj [[Longviva pino|longviv-pina]] maldensarbaro ( ''Pinus longaeva'' ). Longviva pino estas vera [[arbolimo]]-specio de la plej altaj ( ĝis 3 540 m ) dezertaj altitudoj. Tipe la specio konstituas unuspeciajn maldensajn arbarerojn, alimaniere ĝi miksiĝas kun fleksa pino kaj troviĝas en la plej malricaj kaj plej sekaj [[grundo]]j kaj vegetas je iuj el la plej severaj [[klimato]]j ene de la regiono ( ekzemple montaj pintoj ). Longvivaj pinoj estas inter la plej maljunaj [[organismo]]j en la mondo kun iuj individuoj datigitaj al pli ol 4 600 jaroj. Ironie, la plej maljuna individuo estis dehakita dum la datiĝo-[[procezo]]. Sub-altmontara maldensarbaroj estas inter la plej alt-altitudaj maldensarbaroj en la regiono kaj konsistas el fleksa pino aŭ longviva pino. Tiuj arboj kutime estas tro mallongaj kaj tro larĝ-spacigitaj por esti konsiderataj kiel arbaroj. Montaraj kolorad-abiaroj estas larĝe [[Bosko|boskete]] dissemitaj ofte miksite kun pinoj el la pinjono-grupo kaj kun aliaj arboj en krutaj modere humidaj norden-fruntantaj [[ravino]]j kaj [[deklivo]]j sub la montokrestoj. Fleks-pinaj maldensarbaroj estas dezerto-orientigitaj pinoj kiuj malofte konstituas arbarojn kaj kutime estas miksitaj kun longviva pino. Fleksa pino kaj kolorada abio boskete miksiĝas ĉe la enirejoj de orienten-fruntantaj [[kanjono]]j kie blankoŝela pino ( ''Pinus albicaulis'' ) kaj mertens-cugo ( ''Tsuga mertensiana'' ) troviĝas laŭlonge de okcidenten-fruntantaj kanjonoj.
 
En Blanka Montaro ( ''White Mountains'', Kalifornio ), fleksa pino estas la plej abunda en humidaj, [[Granito|granitaj]] grundoj je 2 900-3 355 metroj kaj je pli malaltaj altitudoj tiu specio konstituas unuspeciajn arbarerojn. Aliaj malpli okulfrapaj maldensarbaraj tipoj enhavas tordan pinon ( ''Pinus contorta'' ) kaj amerikan [[tremoloŜajn-tremola poplo|ŝajn-tremolan poplon]]n ( ''Populus tremuloides'' ). Torda pino estas sporade disvastigita ene de iuj norden-fruntantaj kanjonoj, kaj amerika tremolo troviĝas en humidejoj kaj herbejoj sur orienten-fruntantaj deklivoj. Fajro estas la ĉefa perturbo tra la regiono.
 
==Vidu ankaŭ==
Linio 22:
==Eksteraj ligiloj==
{{Portalo Nordameriko}}
*{{en}} [http://www.worldwildlife.org/science/wildfinder/profiles//na0515.html Ekoregiono NA0515 : Grand-basenaj montarbaroj (WWF )]
*{{en}} [http://www.worldwildlife.org/science/wildfinder/ Situo de la ekoregiono : tajpu ''Great Basin montane forests'']
*{{en}} [http://globalspecies.org/ecoregions/display/NA0515 Grand-basenaj montarbaroj ( ''Globalspecies'' )]
{{Portalo Geografio}}
{{Ekoregionoj de la Okcident-nordamerika ekoprovinco}}