Grand-basenaj montarbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
Kvar ĉefaj maldensarbaraj kaj arbaraj tipoj estis identigitaj en tiu regiono, inkluzive de kolorad-abia arbaro (''Abies concolor''), sub-altmontara maldensarbaro, fleks-pina maldensarbaro (''Pinus flexilis''), kaj [[Longviva pino|longviv-pina]] maldensarbaro (''Pinus longaeva''). Longviva pino estas vera [[arbolimo]]-specio de la plej altaj ( ĝis 3 540 m ) dezertaj altitudoj. Tipe la specio konstituas unuspeciajn maldensajn arbarerojn, alimaniere ĝi miksiĝas kun fleksa pino kaj troviĝas en la plej malricaj kaj plej sekaj [[grundo]]j kaj vegetas je iuj el la plej severaj [[klimato]]j ene de la regiono ( ekzemple montaj pintoj ). Longvivaj pinoj estas inter la plej maljunaj [[organismo]]j en la mondo kun iuj individuoj datigitaj al pli ol 4 600 jaroj. Ironie, la plej maljuna individuo estis dehakita dum la datiĝo-[[procezo]]. Sub-altmontara maldensarbaroj estas inter la plej alt-altitudaj maldensarbaroj en la regiono kaj konsistas el fleksa pino aŭ longviva pino. Tiuj arboj kutime estas tro mallongaj kaj tro larĝ-spacigitaj por esti konsiderataj kiel arbaroj. Montaraj kolorad-abiaroj estas larĝe [[Bosko|boskete]] dissemitaj ofte miksite kun pinoj el la pinjono-grupo kaj kun aliaj arboj en krutaj modere humidaj norden-fruntantaj [[ravino]]j kaj [[deklivo]]j sub la montokrestoj. Fleks-pinaj maldensarbaroj estas dezerto-orientigitaj pinoj kiuj malofte konstituas arbarojn kaj kutime estas miksitaj kun longviva pino. Fleksa pino kaj kolorada abio boskete miksiĝas ĉe la enirejoj de orienten-fruntantaj [[kanjono]]j kie blankoŝela pino (''Pinus albicaulis'') kaj mertens-cugo (''Tsuga mertensiana'') troviĝas laŭlonge de okcidenten-fruntantaj kanjonoj.
 
En Blanka Montaro (''White Mountains'', Kalifornio), fleksa pino estas la plej abunda en humidaj, [[Granito|granitaj]] grundoj je 2 900-3 355 metroj kaj je pli malaltaj altitudoj tiu specio konstituas unuspeciajn arbarerojn. Aliaj malpli okulfrapaj maldensarbaraj tipoj enhavas tordan pinon (''Pinus contorta'') kaj [[Ŝajn-tremolaŜajntremola poplo|ŝajn-tremolanŝajntremolan poplon]] (''Populus tremuloides''). Torda pino estas sporade disvastigita ene de iuj norden-fruntantaj kanjonoj, kaj amerika tremolo troviĝas en humidejoj kaj herbejoj sur orienten-fruntantaj deklivoj. Fajro estas la ĉefa perturbo tra la regiono.
 
==Vidu ankaŭ==