Uzanto:Fimako/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
[[Heziodo]]<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 921.</ref> (ĉ. [[-700|700 a.K.]]), [[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]<ref>[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. ''[[Mitologia biblioteko]]'', 1.3.1.</ref> (ĉ. [[-180|180]]-[[-120|120 a.K.]]) kaj [[Diodoro Sicila]]<ref>[[Diodoro Sicila]]. ''[[Historia biblioteko]]'', 5.72.5.</ref> (ĉ. [[-90|90]]-[[-27|27 a.K.]]) konsideris Ilition filino de [[Zeŭso]] kaj [[Hera|Hero]], do fratino de [[Hebo]] kaj [[Areso]], sed [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]] ([[2-a jarcento a.K.]]) mencias pli antikvan version, nuntempe malaperitan. Laŭ li, la [[Likio|likia]] [[Oleno]], la unua poeto, verkis por la [[Delfo|delfanoj]] himnojn dediĉitajn al la gedioj, kaj inter ili al Ilitio. En ĝi, li nomas la diinon «La ŝaĝa ŝpinistino» (sendube identigante ŝin kun [[Moiroj|Destino]]) kaj konsideras ŝin pli aĝa ol [[Krono (dio)|Krono]]<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''[[Priskribo de Grekio]]'', 8.21.3. [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Paus.+8.21.3&fromdoc=Perseus%3Atext%3A1999.01.0160].</ref>, la plej juna el la idaro de [[Geo]] kaj patro de Zeŭso. Same, la zorgeme preciza mitologo [[Pindaro]] ([[-522|522]]-[[-443|443 a.K.]]) faras neniun mencion al Zeŭso kiel patro de Ilitio:
:''Diino de akuŝado, Ilitio, servistino de la trono de la profund-meditemaj Moiroj, filino de ĉiopova Hero, aŭduaŭskultu mian kanton''<ref>[[Pindaro]]. ''[[Nemeaj himnoj|Sepa nemea himno]]''.</ref>.
 
Laŭ antikva himno atribuita al Oleno kaj ofte deklamata en Deloso, Ilitio estis la patrino de [[Eroso]] ([[amo]])<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.18.5 kaj 9.27.2.</ref>, malgraŭ ŝia proverba ĉasteco. Ankaŭ la elisanoj atribuis filon al ŝi, ĉar laŭ ilia tradicio la loka diaĵo [[Sozipoliso]], protektanto de la ĉef-urbo, estis ankaŭ filo de Ilitio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 6.20.2.</ref>.
 
 
Linio 43:
 
== Atributoj kaj mitaro ==
[[Dosiero:Birth of Ferdinand, Prince of Asturias.jpg|thumb|250px|''Naskiĝo de [[Fernando, princo de Asturio]]'', laŭ [[Parrasio Micheli ]] ([[1575]]). '''Ilitio''', ĉi tie ankaŭ kun la atributoj de [[Artemiso]] (supre maldekstre), iĝis simbolo de sukcesa naskiĝo en arta prezentado.]]
En la posta klasika tradicio, Ilitio estis forte rilata al la diinoj [[Artemiso]] kaj Hero, kaj evoluigis neniun propran karakteron<ref>[[Walter Burkert]]. ''Greek Religion'', paĝ. 1761. [[1985]].</ref>. En la [[Orfeaj himnoj|Orfea himno al Protirejo]] la asocio al diino de akuŝo kiel [[epiteto]] de virĝa Artemiso, farante la mortigan ĉasistinon ankaŭ «tiu, kiu venas helpi la virinojn dum naskado»<ref>[[Robert Graves]]. ''[[La greka mitaro]]'', 15.a.1. ([[1955]]).</ref>, estus nekomprenebla laŭ strikta [[Olimpanoj|olimpa]] vidpunkto<ref>''[[Orfeaj himnoj|Orfea himno 2 al Protirejo]]''.</ref>. Samcele, [[Eliano]] ([[3-a jarcento a.K.]]) mencias epiteton de la ĉasista diino: ''Akuŝistina Artemiso''<ref>[[Eliano]]. ''[[Pri bestoj]]'', 7.15.</ref>. Kvankam ambaŭ diinoj havis tre malsaman devenon, kelkaj nuancoj el iliaj karakteroj iel similis: Artemiso estis konata kiel protektantino de juneco kaj tenero kontraŭ malbono, do ŝi ofte helpadis akuŝantajn virinojn. Kvankam Ilitio estis dia akuŝantino kaj filino de la geedza diino, ŝi estis virga kaj fraŭla en la plimulto de la versioj, same kiel Artemiso. Fakte, ŝi punis mankon de ĉasteco per multobligo de la doloroj dum naskado<ref>[[Teokrito]], 17.28.</ref>. Tiuj identaj karanterizaĵoj provokis ankaŭ konfuzon inter la atributoj de Ilitio kaj Hero (protektantino de la familio) kaj Artemiso, krom la postaj [[Luno|lunaj]] diaĵoj ligitaj al tiu lasta: [[Febo]], [[Seleno]], ktp. Ĉiuj el ili, do, ricevis la [[epiteto]]n «Ilitia», kiam oni aludis ilin pro siaj virin-protektantaj atributoj.
 
Laŭ [[Homero]], Ilitio estis «la diino de la nask-penado»<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 11.270; 16.187 kaj 19.103.</ref>. La [[Iliado]] priskribas ŝin ĉu kiel unika diaĵo, ĉu multobligita en la [[Ilitioj]], filinoj de Hero (diino pri geedziĝo) al kiu ili obeis<ref>[[Ovidio]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 9.85.</ref>, malfortigante la nask-doloron<ref>Homero. ''Iliado'', 11.270 kaj 19.103.</ref>. Tiu obligado simbolis ankaŭ la duoblan agadon de la diino (helpante la akuŝadon aŭ male), kiun oni atribuis respektive al du malsamaj ilitioj<ref name="P1">Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.44.3.</ref>.
 
[[Dosiero:Exaleiptron birth Athena Louvre CA616 n2.jpg|thumb|left|Du [[Ilitioj]] ĉeestas la naskiĝon de [[Atena|Ateno]] en [[epifanio|epifania]] gesto, laŭ [[Atiko|atika]] [[tripiedo]] malkovrita en [[Tebo (Grekio)|Tebo]]. La tradicio multobligis la figuron de '''Ilitio''' per multaj samcelaj aŭ antagonismaj diinoj.]]
Troviĝas du versioj pri la naskiĝ-loko de Ilitio. Pro tio, ke Kreto iĝis la ĉefa centro de ŝia kultado, multaj verkistoj asertas ke ŝi naskiĝis proksime al la ĉef-urbo de la insulo, Knossos. Tamen, laŭ delosa tradicio, ŝi naskiĝis en la plej nordaj hiperboreaj landoj, el kie ŝi venis al Deloso nur por helpi la naskiĝon de Apolono kaj Artemiso<ref>[[Herodoto]]. ''Historioj'', 4.35.</ref>. Pro tio, ŝi estis tre konata inter la hiperboreoj, la unua popolo kiu kutime interkonsentis kompencon al Ilitio por certigi sukcesajn naskojn. La unuaj vizitantoj el tiu lando (du virgulinoj nomiĝintaj [[Argo]] kaj [[Opiso]]), venis al Deloso ĝuste por pretigi tian oferon al ŝi<ref>Herodoto. ''Historioj'', 4.35.1.</ref>.
 
Alvoko al Ilitio por faciligi akuŝadon estas tre ofta en la greka kulturo, do ŝi ankaŭ intervenis, kune kun la Moiroj, favore al mitaj rolulinoj kiaj [[Evadno]]<ref>Pindaro. ''[[Olimpiaj odoj]]'', 6.40.</ref> (amantino de Apolono kaj patrino de [[Jamo]]), [[Koroniso]]<ref>Pindaro. ''[[Pitiaj odoj]]'', 3.7.</ref> (patrino de [[Asklepio]]) kaj la patrino de [[Sogeneso]]<ref>[[Simonido]]. Fragmento 166, skolio pri Pindaro.</ref> (mirakla interveno, ĉar la patro estis tro aĝa). Ŝi, kune kun [[Himero]] kaj la [[Erinioj]], ankaŭ ĉeestis la tragikan naskiĝon de [[Dionizo]], kiam la plena esenco de Zeŭso fulmis [[Semelo]]n kaj la dio enmetis la feton en sian kruron por tiel kompletigi la gravedon<ref>[[Nono]]. ''[[Dionysiaca]]'', 8.402.</ref>.
 
Laŭ la [[Homeraj himnoj|Homera himno al Delia Apolono]], Hero detenis Ilition, venanta el la lando de la [[hiperboreoj]], por tiel eviti ke [[Leto]] nasku Artemison kaj [[Apolono|Apolonon]], ĉar ilia patro estis Zeŭso. Do, Ilitio restis kun sia patrino en la monto [[Olimpo]], sciante nenion pri la situacio de Leto. La ceteraj diinoj, kiuj atendadis en [[Deloso]], sendis [[Iriso (mitologio)|Irison]] serĉi Ilition, kun ora koliero donace al ŝi. Do, la dia mesaĝistino profitis momentan malĉeeston de Hero por konvinki Ilition per kortuŝaj vortoj kaj ambaŭ ekvojaĝis al Deloso. Ĝuste kiam Ilitio eniris la insulon, Leto apogis sin sur palm-arbo kaj naskis la du olimpanojn, post naŭ tagoj de dolorigaj klopodoj<ref>''[[Homeraj himnoj|Homera Himno]] 3 al Apolono'', 89 kaj sekv.</ref>.
 
[[Dosiero:Virgil Solis - Alcmena.jpg|thumb|250px|''Akuŝo de [[Alkmeno]]'', [[gravuraĵo]] de [[Virgil Solis]] por la [[Metamorfozoj]] de [[Ovidio]] ([[1581]]). Fone bildiĝas la fia interveno de '''Ilitio''' kaj la posta metamorfozo de [[Galintiaso]].]]
Ilitio ankaŭ peris la venĝemon de Hero dum la naskiĝo de [[Heraklo]], ĉar la edzino de Zeŭso ordonis ŝin malhelpi naski [[Alkmeno]]n, amantino de ŝia edzo. La ĵaluza diino celis aŭ mortigi ŝin kaj la bebon aŭ faciligi ke [[Eŭristeo]] iĝu la unua naskiĝinto el la dinastio de [[Perseo]], kaj pro tio, reĝo de [[Argolando]] anstataŭ sia kuzo Heraklo (Zeŭso aŭguris ke la unua naskiĝonto el tiu dinastio elstaros inter la homaro<ref>Homero. ''Iliado'', 19.103.</ref>). Obeeme, Ilitio sidiĝis ĉe la pordo de la domo de Alkmeno kaj krucis siajn krurojn kaj brakojn (tio evitus la naskon). Sed servistino de Alkmeno nomiĝinta [[Galintiaso]] rimarkis tion kaj ruze kriis "finfine naskiĝis la bebon!". Surprizite, Ilitio starigis sin, nuligante tiel sian magian influon sur Alkmeno, kiu ĝuste tiam naskis Heraklon senprobleme. Ilitio, honte pro esti trompita de mortemulino sed plenkolere, punis Galintiason per metamorfozo en [[mustelo]]n. Laŭ la versio de [[Antonino Liberala]]<ref>[[Antonino Liberala]]. ''[[Metamorfozoj]]'', 29.</ref>, la Moiroj akompanis Ilition en tiu tasko, kaj aldonis plian punon al Galintiaso: ekde tiam, musteloj havos strangan naskad-manieron, ĉar sia idaro venos al mondo per la gorĝo. Tamen, [[Hekato]] kompatis tiun fidelan servistinon kaj adoptis mustelon kiel sakrala besto sia.
 
Verŝajne la funkcioj de Ilitio etendiĝis ankaŭ al besta regno kaj naturo, ĉar oni mencias ŝin kiel helpantino de fiŝoj en sia frajado<ref>[[Opiano]]. ''Halieutica'', 1.476.</ref> kaj eĉ kiel portantino de pluvo<ref>[[Pamprepio]] el [[Panopoliso]]. Fragmento.</ref>.
 
En la ideala socio kiun [[Platono]] skizis, la kontrolistoj de naskado renkontiĝis ĝuste en la templo de Ilitio, alegoria mencio al ŝiaj funkcioj<ref>[[Platono]]. ''Leĝoj'', 783e.</ref>. Fakte, Ilitio (laŭ la epiteto ''[[Genetiliso]]'') iĝis diino pri generado laŭ ĝenerala vidpunkto kaj seksa plenumado kun reproduktada celo. Pro tio, ŝi rilatis ankaŭ al [[Afrodito]] kaj la geedziĝaj gedioj<ref>''Genetyllis'' ĉe la [[Suido]].</ref>. Genetiliso (ofte ankaŭ multobligita en diversaj samnomaj diaĵoj) ricevis kultadon kune kun Koliasa Afrodito ĉe la monteto [[Koliaso]], dudek stadiojn for el [[Pireo]], kaj verŝajne estas la sama diino kiun la [[Fokeo|fokeanoj]] kultadis en [[Jonio]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.1.5.</ref>.
 
''[[La belulino el Duraso]]'', granda [[mozaiko]] el [[4-a jarcento a.K.]], montras ĉefan virinan figuron, verŝajne bildigon de Ilitio<ref>Banko de [[Albanio]] [http://www.bankofalbania.org/web/Explanation_for_coin_of_2004_The_bele_of_Durres_2775_2.php?kc=0,6,3,6,0 "La bela el Duraso" sur monero]</ref>. Vaz-pentristoj ilustrantaj la naskiĝon de [[Atena|Ateno]] el la kapo de Zeŭso, ofte prezentadis helpantan Ilition (aŭ du ilitiojn), kun levitaj manoj en [[Epifanio|epifania]] gesto.
 
== Kultado ==
La [[kaverno de Ilitio]], proksime al [[Amnisos]] (la haveno de [[Knossos]]) estis laŭ la [[Odiseado]]<ref>Homero. ''[[Odiseado]]'', 19.198.</ref> la naskiĝloko de Ilitio, kaj pro tio ĝi iĝis ĉefa centro de kultado al tiu diino, almenaŭ ekde la [[dorianoj|doria epoko]]. En tiu kaverno troviĝis stalaktitoj kiuj sugestas la duoblan rolon de la diino<ref>[[Karl Kerényi]]. ''The Greek Gods'', fig. 6 ([[1976]]).</ref> (faciligi naskon kaj prokasti ĝin), kaj votdonacoj al ŝi kiuj pravigas la kontinuecon de ŝia kultado de neolitikaj tempoj ĝis almenaŭ la [[Romia imperio|romia epoko]]. Tie oni kultadis ŝin verŝajne antaŭ la alveno de la kultado de Zeŭso en la [[Egea maro]] kaja certe dum la minoa-mikena epoko<ref>[[Walter Burkert]]. ''Greek Religion'', paĝ. 171 ([[1985]])</ref><ref>[[Martin P. Nilsson]]. ''The Minoan-Mycenaean Religion and Its Survival in Greek Religion'', paĝ. 53. Eld. Lund Gleerup, [[1950]].</ref>. Oni menciis la diinon kiel ''E-re-u-ti-ja'' en lineara B fragmento el Knossos.
 
[[Dosiero:NAMA Accouchement 1.jpg|thumb|[[Terakoto|Terakota]] votfiguro reprezentanta naskiĝon ([[Kipro]], komence de la [[5-a jarcento a.K.]]). [[Luvro]]. Oni dediĉadis tiajn figurojn al '''Ilitio''' ankaŭ en [[Kreto (insulo)|Kreto]].]]
En la klasika epoko, troviĝis altaroj dediĉitaj al Ilitio en la kretaj grandurboj [[Lato (Grekio)|Lato]] kaj [[Eleŭterno]], kaj verŝajne oni dediĉis ankaŭ kavernojn al ŝi (ekzemple tiu en [[Inatos]]), eble aludante la naskiĝ-kanalon. El Kreto, ŝia kultado divastiĝis sur Deloso kaj [[Atiko]]. En Ateno, ekzemple, troviĝis sanktejo al ŝi dediĉita, kiu enhavis tri antikvajn lignajn skuptaĵojn de la diino, kiujn oni kutime kovris ĝis la piedoj. Laŭ Paŭzanio, du el ili estis alportitaj el Kreto fare de [[Fedro]], dum la trian kunportis [[Eresiktono]] el Deloso, do jen simbola respegulo de la evoluo de la kultado al Ilitio<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 1.8.15.</ref>. Krom la antaŭaj, Paŭzanio mencias pliajn altarojn al ŝi dediĉitajn en [[Teneo]]<ref name="P2">Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 8.48.7 [http://www.perseus.tufts.edu/hopper/text?doc=Paus.+8.48.7].</ref> kaj [[Argo]], laŭ la legendo starigita fare de la ĵusnaskinta [[Helena de Trojo|Heleno]] kiam siaj fratoj liberigis ŝin el [[Tezeo]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.22.6.</ref>. Speciale elstaris tiu en [[Egiono]], kie troviĝis la sola skultaĵo de la diino ne tute kovrita, ĉar ĝiaj marmoraj manoj, piedoj kaj kapo videblis. Ĝi prezentis la diinon portantan torĉon, kaj kun riĉegaj vestaĵoj<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 7.23.5.</ref>.
 
En la greka kontinento, [[Paŭzanio (Geografo)|Paŭzanio]] priskibas arkaikan altaron kiun li vizitis en la [[2-a jarcento a.K.]] en [[Olimpio]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 6.20.1-3.</ref>. Ĝi enhavis internan subteran etaĝon dediĉitan al serpenta savinto de la urbo ([[Sozipoliso]]) kaj al Ilitio, kie virga sacerdotino vartadis serpenton, nutrante ĝin per akvo kaj kukoj el hardeo kaj mielo. La sanktejo solenis la aperon de maljunulino portanta bebon en siaj brakoj, dum decida momento kiam la [[Arkadio|arkadianoj]] minacis [[Eliso|Elison]]. Laŭ la legendo, oni lasis la bebon surtere inter la batalantaj armeoj, kaj li transformiĝis en flugilhavan serpenton kies ekflugado terurigis la arkadianojn, kaj poste malaperis malantaŭ monteto. Ankaŭ en Eliso, troviĝis riĉa templo de Ilitio en la urbo [[Pirgo]] konstruita fare de la [[pelasgoj]], sed ĝi estis disrabita de [[Dionizo el Sicilio]] dum sia ekspedicio al [[Kirno]]<ref>[[Strabono]]. ''Geografio'', 5.2.8.</ref>.
 
El Atiko, la kultado al Ilitio divastiĝis tra la tuta duoninsulo. Troviĝis, do, sanktejoj ŝiaj en lokoj kiaj [[Sparto]] (kiun oni starigis laŭ konsilo de la [[Orakolejo de Delfo]])<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 3.17.1 kaj 14.1.6.</ref>, [[Kleitoro]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 8.21.2.</ref>, [[Mesenio]] (kun ŝtona statuo ŝia)<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 4.31.7.</ref>, [[Megaro]]<ref>Paŭzanio. ''Priskriboname="P1" de Grekio'', 1.44.3.</ref>, [[Mikeno]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.18.3.</ref>, [[Korinto]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.5.4.</ref>, [[Tegeo]] (ĝuste en la loko kie [[Aŭgo]] naskis sian filon)<ref>Paŭzanio. ''Priskriboname="P2" de Grekio'', 8.48.7.</ref> kaj [[Hermiono]]<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 2.35.8.</ref>, inter aliaj. Laŭ Eliano<ref>Eliano. ''Pri bestoj'', 10.47.</ref>, [[mungoto]]j estis sakrala besto de Ilitio kaj Leto, kaj pro tio oni adoris ilin ĉe [[Heraklepoliso]].
 
Ilitio, kune kun Artemiso kaj [[Persefono]], estis ofte prezentita portanta torĉojn por alporti infanojn for el mallumo kaj en la luman mondon (aŭ eble simbolante la akuŝajn dolorojn). El tio devenas la nomo de ŝia romia ekvivalento, ''Lucina'' («luma»). En grekaj sanktejoj, malgrandaj terakotaj votfiguroj (''kourotrofos'') reprezentis eternan flegistinon kiu zorgis pri la diaj infanoj, rolulino eble identigita al Ilitio.
 
[[Elionio]], diaĵo kultita ĉe Argo, estis laŭ [[Plutarko]]<ref>[[Plutarko]]. ''Quaest. Rom.'', 49.</ref> diino pri akuŝado, do tre eble temas pri epiteto de Ilitio<ref>Bottiger. ''Ilithyia, oder die Hexe''. Weimar, [[1799]].</ref><ref> Miiller. ''Dor''., 2.2.14.</ref>. Pliaj epitetoj siaj estis [[Genedasa]] («generado»), [[Lusizono]]<ref>Teokrito, 17.60.</ref> kaj [[Inatio]] (verŝajne «bo-fratino»).
 
== Eksteraj ligiloj==