En la antikva greka religio kaj mitologio, Zagreo (el la greka Ζαγρεύς, «granda ĉasisto») estas ofte konsiderata dio, adorita de la membroj de la orfea religio kiel la Unua Dionizo, filo de Zeŭso kaj Persefono kiu estis diserigita fare de la titanoj sed poste renaskiĝis.[1] Tamen, laŭ la plej frua mencio de Zagreo, li estis partnero de Geo (la Tero) kaj nomita «La plej alta dio de la submondo». Ankaŭ Esĥilo rilatigas lin kun la postmondo, identigante Zagreon kun filo de Hadeso, aŭ eĉ kun tiu dio mem.[2] Atentigante pri la identeco de Hadeso kiel alter ego de Kataĥtonia Zeŭso, Timothy Gantz konsideris verŝajne ke la origina Zagreo, eble filo de Hadeso kaj Persofono, unuiĝis poste al la Orfea Dionizo, la filo de Zeŭso kaj Persefono.[3]

Etimologio kaj origino redakti

En la greka lingvo, la ĉasisto kiu kaptadas vivantajn bestojn estis nomita zagreo, laŭ Karl Kerényi, kaj la jonia vorto zagre signifas fosaĵon por la kaptado de vivantaj bestoj.[4] Kerényi konsideris pravigita la demandon «kial tiu mita ĉasisto, kiu en Grekio iĝis mistereca dio de la postmondo, simpla kaptisto de sovaĝaj bestoj, kaj ne mortigisto?».[5] Li interligas la figuron de Zagreo kun arĥaika dioniza ritaro en kiu malgrandaj bestoj estis ŝiritaj, membro post membro, kaj ilia karno forkonsumita krude, «ne kiel eliĝo de la greka dioniza religio, sed prefere kiel migrado aŭ postvivo de prahistoria rito».[6]

Postmondo redakti

La fruaj mencioj de Zagreo, kiuj troviĝas nur en fragmentoj de malaperintaj verkoj,[7] ligas Zagreon kun la greka submondo. La plej antikva estas simpla menciita linio de la eposo Alkmeoniso (6-a jarcento a.K.): «Mastrino Geo, kaj Zagreo la plej alta ol ĉiuj gedioj» (eble ĉi tie kun la signifo «la plej alta dio de la submondo»)[8]

Verŝajne por Esĥilo, Zagreo estis, fakte, submonda dio. En fragmento de unu el liaj malaperintaj teatraĵoj pri Sizifo (ĉ. 5-a jarcento a.K.), Zagreo ŝajne estis filo de Hadeso,[9] Tamen, en Egiptanoj Aigyptioi), ankaŭ de Esĥilo, Zagreo estas ŝajne identigita kun Hadeso mem.[10] Fragmento de la malaperinta teatraĵo Kretanoj (Kretes), de Eŭripido, la korusanoj priskribas sin kiel iniciantoj de Ida Zeŭso kaj celebrantoj de la «noktema Zagreo, plenumante liajn festenojn de kruda karno».[11]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Timothy Gantz, Early Greek Myth: A Guide to Literary and Artistic Sources, paĝ. 118; Robin Hard, The Routledge Handbook of Greek Mythology paĝ. 35; Pierre Grimal, Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Zagreus paĝ. 456.
  2. Sommerstein, paĝ. 237 n. 1; Timothy Gantz, Early Greek Myth: A Guide to Literary and Artistic Sources, paĝ. 118; Herbert Weir Smyth, paĝ. 459.
  3. Timothy Gantz, Early Greek Myth: A Guide to Literary and Artistic Sources, paĝ. 118.
  4. Karl Kerényi, Dyonisos: Archetypal image of indestructible life, paĝ. 82, mencias Hesiĥion, kiu aldonadis tipajn joniajn vortfinojn.
  5. Karl Kerényi, paĝ. 8384.
  6. Karl Kerényi, paĝ. 85.
  7. Timothy Gantz, Early Greek Myth: A Guide to Literary and Artistic Sources, paĝ. 118; West 1983, paĝ. 153.
  8. Alkmeoniso, fragmento 3. Laŭ West (2003), paĝ. 41 n.17, ĉi tiu linio eble kadriĝas en preĝo per kiu Alkmaono alvokas la povojn de la Tero por revivigi sian patron Amfiarao.
  9. Esĥilo, frag. 228 (Sommerstein, paĝ. 236 kaj 237).
  10. Esĥilo, frag. 5; Sommerstein, paĝ. 237 n. 1; Timothy Gantz, Early Greek Myth: A Guide to Literary and Artistic Sources, paĝ. 118; Smyth, paĝ. 459.
  11. Eŭripido, frag. 472 (Collard & Cropp, paĝ. 538 kaj 539); West (1983), paĝ. 153.