Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
===Faŭno===
[[Dosiero:Malayasia iko 2002169.jpg|eta|250px|left|Senarbarigo por oleopalmoplantejoj en malajzia Borneo.]]
La [[faŭno]] konsistas el granda nombro da arbarobestoj ekde la plej malgranda [[sciuro]] de la mondo, ''Exilisciurus exilisla'' al la plej granda tersupraĵa mamulo en Azio, la [[azia elefanto]], kaj inkludas la danĝernivele endanĝerigitan [[Sumatra rinocero|sumatran rinoceron]], endanĝerigitan kaj ikonecan [[orangutango]]n kaj dek du aliajn [[primato]]speciojn, ''[[Apro|Sus]] barbatus'' kaj ''[[Muntjako|Muntiacus]] atherodes''. La primatoj de Borneo estas: tri [[homedoj]] (la [[orangutano]] kaj du [[gibonoj]]), kvin ''Colobinae'', [[porkovosta makako]], longvosta [[makako]] (''Macaca fascicularis''), [[okcidentsunda tarsio]] (''Tarsius bancanus''), la [[ordinara loriso]] (''Nycticebus coucang''), kaj la endanĝerigita nazosimio (''Nasalis larvatus''). Ekzistas neniuj [[tigro]]j en Borneo; la [[karnomanĝuloj]] inkludas la endanĝerigitan [[nubleopardo]]n (''Neofelis nebulosa''), [[Malaja urso|malajan urson]] (''Elarctos malayanus''), ''Cynogale bennettii'' (viveredoj), kaj aliajn viveredojn.
 
Linio 22 ⟶ 21:
 
===Minacoj kaj konservado===
[[Dosiero:Malayasia iko 2002169.jpg|eta|250px|left|Senarbarigo por oleopalmoplantejoj en malajzia Borneo.]]
Pro [[senarbarigo]] kaj konvertiĝo de naturaj arbaroj al [[kaŭĉukarbo]]-[[plantejo]]j, oleopalmoplantejoj kaj industriaj lignoplantejoj pli ol duono de la [[praarbaro]] estis neniigita dum la freŝdataj [[jardeko]]j. En [[1982]], [[1983]] kaj denove en [[1998]], [[Arbara incendio|arbaraj incendioj]] en Kalimantano klarigis ĉirkaŭ 25 000 da kvadrataj kilometroj ĉiufoje por oleopalmoplantejoj. Pliaj minacoj en Sabaho venas de la ekspluatado por [[nafto]] kaj [[terkarbo]] en Maliaŭ-Baseno kaj de la drenado de [[malsekejo]]j en Klias-Duoninsulo. En 2 001, la Monda Natur-Fonduso antaŭdiris ke se la nuntempa emo de [[habitatodetruo]] daŭras, ne estos postrestantaj malaltaĵaj arbaroj en Borneo en [[2010]]. Kvankam tiu antaŭdiro ne veriĝis, en [[2008]] la [[Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj]] raportis pri antaŭdiro el [[2005]] ke "la arbara kovraĵo en la insulo de Borneo, se la nuntempa senarbarigo-rapideco daŭras, estas projekciita malpliiĝi de 50% al triono en [[2020]]" <ref name=iucn>{{IUCN |assessors=Hearn, A., Sanderson, J., Ross, J., Wilting, A. & Sunarto, S. |year=2008 |id=4037 |taxon=Pardofelis badia |version=2010.4}}</ref>.
 
Grandaj [[naturrezervejo]]j en Borneo inkludas Nacian Parkon Betung Kerihun, Nacian Parkon Kutaj, Sovaĵejon Plejhari Martapura kaj Nacian Parkon Kajan Mentarang en Kalimantano, kaj Sovaĝejon Tabin en Sabaho.
 
==Referencoj==