Fonduo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluretoj, precipe "aĝ" anstataŭ "gax"
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Fonduo''' (france '''fondue''', germane '''Fondue''', itale '''fonduta''' kaj alemane '''Fondü''') estas svisa nacia [[fromaĝo|fromaĝmenuo]]. Oni manĝas la fonduon kutime trempante per longaj forkoj panpecon en komunan poton. La vorto devenas de la franca vorto "fondre", kiu signifas en Esperanto "fandi". Laŭ la legendo la invento de la fonduo reiras al la [[Laktosupo de Kappel]]. Kune kun [[rakledo]] kaj [[roŝtio]] ĝi apartenas al la tri identigaj svisaj naciaj menuoj.
 
== Fromaĝfonduo kaj aliaj specoj de fonduoj ==
== Ingrediencoj ==
Kiam oni ĝenerale parolas pri fonduo, oni kutime pensas pri la klasika fromaĝfonduo, la unua manĝaĵo konata kiel fonduo. Intertempe la nocio fonduo estas pli vasta kaj entenas ĉiu-specan manĝaĵon konsistanta el fluaĵo en komuna poto, en kiu oni trempas aliajn manĝaĵojn. La en Svislando tiel nomita ĉina fonduo eĉ konsitas el buliono, en kiu oni kuirigas viandon, do entute ne fandiĝinta fluaĵo. Kiel dezerta manĝaĵo estas konata la ĉokolada fonduo, nome fandiĝinta ĉokolado en kiu oni tremas per forkoj fruktopecojn.
 
== Ingrediencoj de la fromaĝfonduo ==
Por pretigi fonduon por 6 personoj necesas 1,2 kg da fromaĝmiksaĵo, tradicie oni utiligas po duone malmolan fromaĝspecon (ekzemple fromaĝo el [[Emme-Valo]] aŭ [[Grejerco]]) kaj duonmolan specon (ekzemple [[Vacherin]] el [[Friburgo]]). Krome necesas 3 ajolodentoj, [[pipro]], [[muskato]] kaj aliaj spicoj laŭ gusto, 7,5 dl da blanka vino, glaso da blanka brando kaj kulereto da amelo. Kaj nature memkompreneble necesas blanka pano (por 6 personoj 1,5 kg).