Josephine Baker: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Unuajn sukcesojn kiel dancistino ŝi spertis en [[Novjorko]], sed tie ŝi ankaŭ spertis [[rasismo|rasismajn]] antaŭjuĝojn, kaj fine ŝi decidis elprovi sin en Eŭropo. La 2-an de oktobro, 1925 ŝi komencis grandan karieron en la [[Parizo|Pariza]] Théâtre Champs Elysées. Pro sia erotika danco, dum kiu ŝi prezentis sin vestite nur per banana jupo, ŝi rapide famiĝis. Post sukcesoplena turneo tra Eŭropo ŝi revenis al [[Francio]] kaj fariĝis stelulino de la "Folies Bergères". Ŝia privata vivo tamen ne ĉiam estis feliĉa: Ĉiu el ŝiaj entute ses edzecoj fiaskis.
 
Kvankam ŝi vivis en Francio, ŝi en la [[1950-aj jaroj]] subtenis la usonan movadon por civitanaj[[civilaj rajtoj]]. Ŝi per nekutima maniero protestis kontraŭ rasismo, adoptante 12 infanojn de diversaj nacioj kaj haŭtkoloroj. Kun sia "pluvarka familio" ŝi vivis en franca kastelo, ofte kun financaj malfacilaĵoj.
 
La 8-an de aprilo 1975 Josephine Baker festis sian 50-jaran laborjubileon per pompa prezentado. Malmultajn tagojn poste ŝi mortis de kor-atako. La entombigo kaŭzis grandan atenton en Francio: Eĉ la ŝtatestro [[Valéry GISCARD D'ESTAING]] esprimis sian funebron.