Drakensbergoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: cs:Dračí hory
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Drakensbergoj''' ( [[Afrikansa lingvo|afrikanse]] : ''Drakensberge'', [[Nederlanda lingvo|nederlande]] : ''Drakensbergen'' ; esperantigite : [[Drako (mitologio)|Drakoj]]-Montaro ) estas la plej alta [[montaro]] en [[Suda Afriko]], kun altitudo ĝis 3 482 metroj. En la [[zulua lingvo]], ĝi estas referita kiel ''uKhahlamba'' ("baro de lancoj"), kaj en la [[sota lingvo]] kiel ''Maluti'' (ankaŭ literumita ''Maloti'' ). Ĝia geologia historio pruntedonas al ĝi specialan [[karaktero]]n inter la [[Montara sistemo|montaraj sistemoj]] de la mondo. [[Geologio|Geologie]], la montaro similas la Simien-Montaron de [[Etiopujo]].
 
La montaro konstituas [[tutmondaj 200]]-unuon, difinitan de la [[Monda Natur-Fonduso]] ( WWF ), kaj tiele nomatan [[drakensbergaj montaraj arbedaroj kaj maldensarbaroj]]. [[Biomo|Biome]] ĝi apartenas al [[montaraj herbejoj kaj arbustaroj]].
 
== Geologia origino ==
[[Dosiero:Waterberg_SPOT_1369.jpg|eta|220px|left|Satelita bildo de Drakensbergoj.]]
Dum la [[Antaŭkambrio]], [[Vulkano|vulkanaj]] [[erupcio]]j en la areo rezultigis [[lafo]]-kovradon de grandaj sekcioj de la sudafrika subkontinento. En la [[Paleozoiko]], [[vento]] kaj [[akvo]] deponis dikajn tavolojn el [[Ardezo|ardez]]argilo, ŝlimŝtono kaj [[grejso]], nun sciate kiel la Karuo-Supergrupo, super la praa primara [[roko]]. Kiam [[Gondvano]] komenciĝis disiĝi antaŭ 200 milionoj da jaroj, la rezultaj fortoj kaŭzis la eltrudadon de [[magmo]], sciata kiel Drakensberg-lafo, tra fendoj en la surfaco de la [[Tero]] <ref name="Drakensberg Guide">{{cite book|last=Sycholt|first=August|title=A Guide to the Drakensberg|editor=Roxanne Reid|publisher=Struik Publishers|location=Cape Town|year=2002|pages=9|isbn=1868725936}}</ref> . En la Drakensbergoj ĝi kovris la [[Sedimenta rokaĵo|sediment-rokaĵajn]] [[formacio]]jn kun tavoloj el solida [[bazalto]] ĝis 1 400 m dikeco. [[Veterdisfalo]] reduktis la grandecon de la montaro, kaj kaŭzis la altebenaĵon retiriĝi. En modernaj tempoj, daŭra erozio eksponis iun el la subkuŝanta sedimento <ref name="Drakensberg Guide" />.
 
== Geomorfologio ==
La montoj estas kovritaj per ĉirkaŭ 1 400 m dika tavolo de bazalto, kun grejso pli malalte malsupren, kondukante al kombinaĵo de krut-flankaj blokoj kaj pintoj.
 
La plimulto de la montaro estas bazalta, kiel rezulto de kontinenta renversiĝo kaj vulkana agado en la antaŭkambria epoko. Multaj el la laftorentoj estas karakterizitaj per [[Amigdalo|amigdalaj]] zonoj <ref name="Mineral zonation">{{cite book|last=Dunlevey|first=J.|coauthors=Ramluckan|publisher=Bureau for Scientific Publications|title=Secondary mineral zonation in the Drakensberg Basalt Formation|location=Durban|year=1993|volume=96|pages=215–220|url=http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=4116460}}</ref>. Multaj el la primaraj mineraloj ene de la bazaltoj estis submetitaj al varioj gradoj da ŝanĝo kiuj kondukis al la formado de [[argilo]], same kiel klorito kaj zeolito laŭ pli malgranda mezuro <ref name="Mineral zonation" />. Iu interstica [[vitro]] ankaŭ rompiĝis por formi argilon. Tiuj sekundaraj mineraloj, kune kun zeolitoj kiuj okazas precipe kiel amigdalaj farĉaĵoj. Tio signifas ke multaj el la bazaltoj rompiĝas rapide kiam ili estas malkovritaj. La kolapso rezultiĝas el la dilatado kiu okazas kiam la argilmineraloj ŝveliĝas per sorbado de akvo <ref name="Basalts">{{cite journal|unused_data=pageslish|coauthors=F. G. Bell, D. R. Haskins|year=1995|title=Drakensberg basalts: their alteration, breakdown and durability|journal=Quarterly Journal of Engineering Geology and Hydrogeology|publisher=Geological Society of London|location=Durban, South Africa |issue=3|pages=lish}}</ref>.
 
== Plej altaj pintoj ==
[[Dosiero:South Africa The Drakensberg.JPG|eta|220px|Drakensbergoj en Kvazulu-Natalo.]]
La plej alta pinto estas ''Thabana Ntlenyana'', ĉe 3 482 metroj. Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas ''Mafadi'' ĉe 3 450 m, ''Makoaneng'' ĉe 3 416 m, ''Njesuthi'' ĉe 3 408 m, ''Champagne Castle'' ( Ĉampano-Kastelo ) ĉe 3 377 m, ''Giant's Castle'' ( Giganto-Kastelo ) ĉe 3 315 m, kaj ''Ben Macdhui'' ĉe 3 001 m, ĉiuj el tiuj estas en la areo limtuŝante Lesoton. Alia populara areo por promenantoj estas ''Cathedral Peak'' ( Katedralo-Pinto ). Norde de Lesoto la montaro iĝas pli malalta kaj malpli kruda ĝis enirante Mpumalangan kie la [[kvarcito]]montoj de la Transvalo-Baseno Drakensberg estas pli majestaj kaj pli rompitaj kaj konstituas la orientan randon de la Transvalo-Baseno, la Blyde Rivero-Kanjonon troviĝante ene de tiu areo. La geologio de tiu sekcio estas la sama kiel kaj kontinua kun tiu de la Magalis-Monto.
== Ekologio ==
La altaj senarbaj pintoj de Drakensbergoj ( altitudoj de 2 500 m kaj pli altaj ) estis priskribitaj fare de la Monda Natur-Fonduso kiel la ekoregiono de la Drakensbergaj altmontaraj herbejoj kaj maldensarbaroj. Tiuj krutaj deklivoj estas la plej sudaj altaj montoj en Afriko, kaj estante pli fore de la [[ekvatoro]] disponigas pli freŝajn vivejojn ĉe pli malaltaj altitudoj ol la plej multaj montaraj sistemoj sur la [[kontinento]]. La alta pluvokvanto naskas multajn [[Alta montaro|altmontarajn]] [[rojo]]jn, inkluzive de la [[fonto]]j de la [[Oranĝo]], la plej longa sudafrika rivero, kaj la Tugela-Rivero.
Linio 20 ⟶ 23:
Tiuj montoj ankaŭ havas la duan plej altan [[akvofalo]]n de la mondo, la Tugela-Akvofalon, kiu havas totalan falaltecon de 947 metroj. La riveroj kiuj kuras de Drakensbergoj estas esenca [[resurso]] por la [[ekonomio]] de Suda Afriko, disponigante akvon por la industriaj provincoj de [[Mpumalanga]] kaj [[Ĥaŭtengo]], kiu enhavas la [[grandurbo]]n de [[Johanesburgo]]. La klimato estas malseka kaj freŝa ĉe la altaj altitudoj, kiuj vintre estas submetitaj al [[Neĝo|neĝado]].
Dume la herbaj pli malaltaj deklivoj (de 1 800 ĝis 2 500 m) de Drakensbergoj en Svazilando, Sud-Afriko kaj Lesoto konstituas la ekoregionon de la [[drakensbergaj montaraj herbejoj, maldensarbaroj kaj arbaroj]].
 
=== Flaŭro ===
[[Dosiero:Drakensberg 3D.gif|eta|220px|Drakensbergoj tridimensie.]]
La montaro estas riĉaj je [[planto]]vivo, inkluzive de granda nombro da specioj, listigitaj en la [[Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj]], kun 119 specioj listigite kiel tutmonde endanĝerigite . Kaj de la 2 153 vegetaĵaj specioj en la montaro, rimarkindaj 98 estas [[Endemio|endemiaj]] aŭ preskaŭ-endemiaj.
La [[vegetaĵaro]] de la alt-montaraj herbejoj estas plejparte [[Herbotufo|tufoherboj]], rampantaj plantoj, kaj [[Arbusto|arbustetoj]] kiel ekzemple [[eriko]]j. Tiu plantaro inkludas la maloftan spiralan [[aloo]]n ( ''Aloe polyphylla'' ), kiu laŭ ĝia nomo sugestas havi foliojn kun spirala formo.
 
La pli malaltaj deklivoj estas plejparte herbejoj sed ili ankaŭ gastigas [[konifero]]jn, kio estas malofta en [[Afriko]]. La [[Genro (biologio)|genro]] de pingloarbo trovita en Drakensbergoj estas [[Podokarpacoj|podokarpo]]. La herbejoj mem estas interesaj ĉar ili enhavas grandan nombron da endemiaj plantoj. [[Poacoj]] trovitaj tie ĉi inkludas ''Monocymbium ceresiiforme'', ''Diheteropogon filifolius'', ''Sporobolus centrifugus'', ''Harpochloa falx'', ''Cymbopogon dieterlenii'', kaj ''Eulalia villosa''.
 
=== Faŭno ===
Drakenbergoj gastigas 299 registritajn birdospeciojn, estante 37 % de ĉiuj ne-[[Maro|maraj]] birdospecioj en Suda Afriko. Vidu ekzemple la speciojn [[drakensberga siskino]], [[drakensberga serino]] aŭ [[drakensberga kanario]], la [[drakensberga roksaltulo]], [[Prinioj|drakensberga prinio]], ktp.
 
=== Konservado ===
La '''altaj deklivoj''' estas malfacile atingeblaj, tial tie la [[medio]] estas sufiĉe nedifektita. Tamen, [[turismo]] en Drakensbergoj disvolviĝas, kun [[gamo]] da promeno[[pado]]j, [[hotelo]]j kaj feriejoj ekaperantaj sur la deklivoj. La plej granda parto el la pli altaj sud-afrikaj partoj de la montaro estis nomumita kiel [[ĉasado]]rezervejoj aŭ sovaĝejoj. De tiuj la Drakensberga Nacia Parko estis listigita fare de [[Unesko]] en [[2000]] kiel [[Monda heredaĵo de Unesko]]. La parko ankaŭ estas en la Listo de Malsekregionoj de Internacia Graveco difinita surbaze de la [[Ramsar-Interkonsento]]. La Reĝa Natala Nacia Parko, kiu enhavas kelkajn el la pli altaj pintoj, estas parto de tiu granda parkokomplekso. Najbara al la Drakensberga Nacia Parko estas ''Cathkin Estates Conservation kaj Wildlife Sanctuary'' kiu enhavas 1044 ha el sendifekta herbejo kaj reprezentas la plej grandan private posedatan ĉasadoparkon en la Zululando-Natalo-Drakensberga regiono. Trans la limo, en Lesoto, areo estas protektita kiel la Sehlabatebe Nacia Parko.
Linio 32 ⟶ 39:
La herbejo de la pli malaltaj deklivoj dume estis tre influita de la agrikulturo, speciale de tro[[paŝtado]]. Origina herbejo kaj arbaro preskaŭ ĉio malaperis kaj pli da protekto estas necesa. Tamen la pinto Giganto-Kastelo estas rifuĝejo por la [[elando]] kaj ankaŭ estas [[Habitato (ekologio)|habitato]] por la [[ŝafgrifo]].
[[Dosiero:GiantsCastlePanoramaSmall.jpg|center|thumb|800px|Panoramo de Giganto-Kastela regiono.]]
 
==Urbaj areoj==
Urboj kaj grandurboj en Drakensbergoj inkludas en [[Kvazulu-Natalo]] : Ladysmith, la grandan urbon Newcastle, la antaŭan [[Zuluoj|zuluan]] [[ĉefurbo]]n Ulundi, la karbon-minejan centron Dundee kaj Ixopo; kaj pli fore suden Matatiele kaj Barkly Orientan en [[Orienta Kablando]]; kaj plie ĉion el Lesoto, kies ĉefurbo estas [[Maseruo]]. La monteta [[pejzaĝo]] etendas norde ekde Drakensbergoj kiel [[Svazilando]], kies ĉefurbo estas [[Mbabano]].
 
==Referencoj==
{{Portalo Biologio}}
{{Portalo Afriko}}
{{Reflist}}
 
==Bibliografio==
*{{cite journal | last1=Rosen | first1=Deborah | last2=Lewis | first2=Colin | last3=Illgner | first3=Peter | title=Palaeoclimatic And Archaeological Implications Of Organic- Rich Sediments At Tifftidell Ski Resort, Near Rhodes, Eastern Cape Province, South Africa | journal=Transactions of the Royal Society of South Africa | volume=54 |issue=2 | pages=311–321 | year=1999 | }}
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Commonscat|Drakensberg}}