Montalaŭdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Idioma-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: et:Sarviklõoke
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
La '''Montalaŭdo''' (''Eremophila alpestris''), nomita '''Kornalaŭdo''' en [[Nordameriko]], estas specio de birdo de la familio de [[Alaŭdedoj]], kiu reproduktiĝas tra multe de Nordameriko el alta Arkto suden al la [[Istmo de Tehuantepec]], plej norda [[Eŭropo]] kaj [[Azio]] kaj en la montaroj de sudorienta Eŭropo. Estas ankaŭ izolita populacio en ebenaĵo en [[Kolombio]]. Ĝi estas ĉefe loĝanta kaj nemigranta sude de sua teritorio, sed nordaj populacioj de tiu [[paserina]] [[birdo]] estas [[birdomigrado|migrantaj]], kiuj moviĝas iom suden vintre.
 
Tiu ĉi estas [[Holarkta ekozono|holarkta]] birdo de malferma kamparo. En Eŭrazio ĝi reproduktiĝas super la arbolinio en montaroj kaj malproksima nordo. En plej parto de Eŭropo, ĝi estas plej ofte vidataj ĉe marbordoj vintre, kio nomigas la specion angle. En Ameriko, kie ne estas aliaj alaŭdoj por konkurenci, ĝi troviĝas ankaŭ en farmoj, herbejoj, dezertoj, golfludejoj kaj flughavenoj aŭ similaj lokoj.
 
Malkiel aliaj [[alaŭdo]]j, tiu ĉi estas tre distingebla specio eĉ surgrunde, '''grizbruna supre kaj pala sube''' kiel ĉe aliaj alaŭdedoj, sed kun '''rimarkinda bildo en kapo kaj vizaĝo''', nigroflava en plej parto de la ekzempleroj de Montalaŭdo. Someraj maskloj de la specioj krome havas '''nigrajn "kornojn"''', kiuj donas al tiuj alaŭdoj ties alternativan nomon. Ameriko havas nombron de rasoj distingeblaj pro la vizaĝa bildo kaj pro la nigra koloro de maskloj, ĉefe somere. La plej parto de la eŭropaj masklaj plenkreskulaj birdoj montras tian vizaĝan bildon: la okuliriso estas nigra, kiel ĉe plej parto de aliaj alŭdoj, sed tiu ĉi montras klare flavan okulringon, kiu kontrastas kun nigra strizono kiu venas de la malhela beko tra la okulo kaj malantaŭe larĝiĝas kaj malsupreniras kiel klara '''nigra vizaĝa makulo''' kontraste inter la flava vizaĝo; krome estas tre markita '''nigra gorĝozono''' kiu dividas la flavnigran vizaĝon el la tre hela brusto; krome estas tria nigra zono, tiu ĉi malpli markita, kiu dividas la flavan frunton el la bruna kroneto, kaj kiu subigas tiun ĝis la malantaŭa krono kie eliras kiel kornoj, kiuj nomigas la genron. La suda eŭropa montara raso ''Eremophila alpestris penicillata'' estas pli griza supre, kaj la flavo de la vizaĝa bildo estas anstataŭata de blanko. Plenkreskuloj ne estas tiom markitaj, ne havas kornojn kaj nur iom da nigro en vizaĝo inter flavaj partoj.
Linio 33:
 
== Referencoj ==
{{Portalo Birdoj}}
* {{cite book | author=Steve N. G. Howell and Sophie Webb | title=A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America | publisher=Oxford University Press | year=1994 | isbn=0-19-854012-4}}
* {{cite book|author=[[Christopher Perrins|Perrins, Christopher]] (ed.)|title=Firefly Encyclopedia of Birds|publisher=Firefly Books|year=2003|isbn=1-55297-777-3}}
* {{cite book|author=[[David Sibley|Sibley, David]]|title=The Sibley Guide to Birds | publisher=Knopf Publishing Group | year=2000 | isbn=0-679-45122-6}}
* van den Berg, Arnoud (2005) Morphology of Atlas Horned Lark ''[[Dutch Birding]]'' 27(4):256-8
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj]]
 
== Bildaro ==