Theodor Uhlig: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Theodor Uhlig''' (naskiĝinta la [[15-an de februaro]] [[1822]] en [[Wurzen]]; mortinta la [[3-an de januaro]] [[1853]] en [[Dresdeno]]) estis [[germana]] [[muzikisto]], recenzisto kaj [[komponisto]].
== Vivo ==
Theodor Uhlig estis eksteredzeca filo de reĝo Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksujo. Ekde 1841 li estis [[violonisto]] en la Dresdena Kortegokapelo. Tie li konatiĝis kun [[Richard Wagner]] kaj fariĝis unu el la plej intimaj amikoj kaj fidinda helpanto, precipe en la [[zuriko|zurika]] ekzilo de Wagner. Post la [[Dresdena Majribelo]] Uhlig vivis pretertempe en Parizo. Li komponis ĉambromuzikajn pecojn, verkis la pianopartituron por [[Lohengrin]], estis muzikrecenzisto kaj publikigis precipe en la [[Neue Zeitschrift für Musik|„''Neuen Zeitschrift für Musik''“]]. Tie li polemikis inter alie kontraŭ [[Meyerbeer]] kaj la „juda muziko“ kaj pledis por la ideoj de Wagner. Tiu ĉi omaĝis al Uhlig sian traktaĵon [[Oper und Drama]]. Uhlig vizitis Vagneron plurfoje en Zuriko, malsaniĝis pro [[ftizo]] kaj mortis en la aĝo de 31 jaroj la 3-an de januaro 1853. Lia intensa leterkomunikado kun Wagner havas historian gravecon.
== Fontoj ==
* Digitale Bibliothek, Berlin: ''Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe''. Eldonisto Sven Friedrich.