Theodor Uhlig (naskiĝinta la 15-an de februaro 1822 en Wurzen; mortinta la 3-an de januaro 1853 en Dresdeno) estis germana muzikisto, recenzisto kaj komponisto.

Theodor Uhlig
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1822 (1822-02-15)
en Wurzen
Morto 3-an de januaro 1853 (1853-01-03) (30-jaraĝa)
en Dresdeno
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Familio
Patro Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksio
Okupo
Okupo violonistokomponistomuzikkritikisto • muzikologo
vdr

Vivo redakti

Theodor Uhlig estis eksteredzeca filo de reĝo Frederiko Aŭgusto la 2-a de Saksujo. Ekde 1841 li estis violonisto en la Dresdena Kortegokapelo. Tie li konatiĝis kun Richard Wagner kaj fariĝis unu el la plej intimaj amikoj kaj fidinda helpanto, precipe en la zurika ekzilo de Wagner. Post la Dresdena Majribelo Uhlig vivis pretertempe en Parizo. Li komponis ĉambromuzikajn pecojn, verkis la pianopartituron por Lohengrin, estis muzikrecenzisto kaj publikigis precipe en la Neuen Zeitschrift für Musik. Tie li polemikis interalie kontraŭ Meyerbeer kaj la „juda muziko“ kaj pledis por la ideoj de Wagner. Tiu ĉi omaĝis al Uhlig sian traktaĵon Oper und Drama. Uhlig vizitis Vagneron plurfoje en Zuriko, malsaniĝis pro ftizo kaj mortis en la aĝo de 31 jaroj la 3-an de januaro 1853. Lia intensa leterkomunikado kun Wagner havas historian gravecon.

Fontoj redakti

  • Digitale Bibliothek, Berlin: Richard Wagner; Werke, Schriften und Briefe. Eldonisto Sven Friedrich.
  • Richard Wagner Briefe: Ausgewählt und kommentiert von Hanjo Kesting. Munkeno 1983.